Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2015 6 18 /07 /juillet /2015 14:48
Hungario komencis la konstruadon de kontraŭ-migranta barilo

18/07/2015

La hungara armeo komencis konstruadon de barilo je kvarmetra alteco, kiu fine atingos 175 kilometrojn, laŭlonge de la landlimo inter Hungario kaj Serbio, por reteni la fluadon de rifuĝintoj. Tiuj ĉi provas atingi Okcidentan Eŭropon tra tiuj ambaŭ landoj, anoncis la registaro.

« La konstruado komenciĝis en provparto » laŭ 150 metroj, apud Mórahalom, 180 kilometrojn for de Budapeŝto, indikis la ministerioj pri Defendo, kaj pri Internaj aferoj en komuna komunikaĵo. La projekto decidita de la populisma prezidento Viktor Orban, kaj validigita de larĝa plimulto fare de la hungara parlamento la 6an de junio, postulos plurajn monatojn da laboro ĝis plena realigo. La konstruado de tiu kontraŭ-migranta barilo, simila al tiuj, jam starigitaj fare de Grekio, Bulgario kaj Hispanio ĉe la eksteraj landlimoj de Eŭropo, estas kontestata de Serbio, lando kiu aspiras al statuso de membro de EU. La limpasejoj tamen restados malfermaj.

Hungario komencis la konstruadon de kontraŭ-migranta barilo

Dum tiuj du pasintaj jaroj, Hungario fariĝis unu el la ĉefaj transiraj landoj ene de Eŭropa Unio por la migrantoj provantaj atingi AŭstrionGermanion. Plejparte devenas de Irako, Afganio, SirioKosovo. Ĉi-jare, 78.190 kontraŭ-leĝaj migrantoj jam estis nombritaj en Hungario. Preskaŭ ĉiuj (77.600) trairis Serbion, laŭ oficialaj ciferoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/07/13/97001-20150713FILWWW00161-la-hongrie-installe-une-cloture-antimigrants.php

Video: Manifestacio en Budapeŝto kontraŭ barilon : « Neniu estas kontraŭleĝa »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }