Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2015 6 11 /07 /juillet /2015 17:04
Grekio : « Syriza subtenas kapitalismon » : la kontraŭ-rigoreculoj manifestacias en Ateno

11/07/2015

Inter 7000 kaj 8000 personoj (laŭ la polico) manifestaciis vendredon en la centro de Ateno petante de la greka ĉefministro Alexis Tsipras, ke li respektu ilian voĉdonon « Ne » ĉe la referendumo, dum la debato en la Parlamento pri la proponoj submetitaj al la kreditoroj.

La defilado paŝadis inter la placo Syntagma, sidejo de la greka Parlamento, kaj la placo Omonia. Partoprenis simpatiantoj de la movado PAME (sindikato de la greka kompartio KKE). Ĝi kuniĝis, antaŭ la parlamento, kun kontraŭ-rigorecaj manifestaciantoj, kiuj petis respekton de sia voĉdono kontraŭ la programoj de la kreditoroj.

« Ne al aliaj memorandoj », « Grekio ne estas kolonio ! », « Syriza subtenas kapitalismon », « Ne », estis legebla sur la flagrubandoj deplojitaj de la manifestaciantoj, kiuj ankaŭ skandis : « krizon devas pagi plutokratio ! »

« La registaro retroiras sur ĉiujn frontojn »

« Se la Grekoj voĉdonis tiel amase por « Ne », estas ĉar ili volas rigorecan finon. La registaro ne kalkulas pri tio, kaj nun balotas favore al nova memorando. Grekio ne plu povas elteni plian rigorecon ! », reagis Evgenia Roussos, studentino proksime de « Antarsia », ekstrem-maldekstra grupeto.

« Mi opinias, ke la akordo efektiviĝos kaj tio estas aflikta ! La registaro retroiras sur ĉiujn frontojn. Li mokas la voĉdonojn de la grekoj », deklaris siaflanke Antonis Afieris, 30-jaraĝa, oficisto.

La manifestaciantoj intencis meti premon sur la registaron, kiu publikigis dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo, novan proponaron destinitan al kreditoroj, kiu estis submetita al balotado de la Parlamento pli malfrue dum la vespero.

Grekio : « Syriza subtenas kapitalismon » : la kontraŭ-rigoreculoj manifestacias en Ateno

Ĉantaĝo

Samopinie kun la surstrataj manifestaciantoj, kvin membroj de la maldekstra platformo de la partio, el kiuj tri deputitoj, jam opiniis, ke la registaro ne devas cedi al la « ĉantaĝo » de la kreditoroj.

http://www.rtbf.be/info/dossier/la-grece-en-pleine-tempete-financiere/detail_syriza-soutient-le-capitalisme-les-anti-austerite-manifestent-a-athenes?id=9029602&utm_source=rtbfinfo&utm_campaign=social_share&utm_medium=fb_share

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }