03/07/2015
« Tiuj lastaj tagoj kaj lastaj horoj, ni ricevis diluvon da nekredindaj entrudiĝoj en la demokratian referenduman procezon, proklamitan por la unua fojo en 41 jaroj de post la fino de la diktaturo de la koloneloj, instige de la Ĉefministro, poste proponita de la registaro, kaj decidita de la Parlamento.
La antaŭaj reprezentantoj, la kun-respondeculoj pri detruado de la lando kaj de la popolo, kaj ties naciaj kaj fremdaj reprezentantoj, faris ĉion eblan por malhelpi esprimon de la populara volo. Por malhelpi aŭ nuligi la referendumon.
Kaj nun, ĉar ili malsukcesis en tiu provo, ili faras ĉion eblan por modifi la rezulton, malklarigi kaj falsi la tre klaran demandon, adresante al la popolo novan ĉantaĝon :
Ke, laŭ ili, se la civitanoj voĉdonas « ne », ni forlasu Eŭropan Unuiĝon aŭ eŭrozonon
Ke se ili voĉdonas « ne », neniu alia intertraktado okazos
Ke se ili voĉdonas « ne », tio signifos ke « ili ne deziras helpon ».
Kelkaj, Ŝtatĉefoj sed ankaŭ reprezentantoj de la Komisiono kaj aliaj institucioj kaj organismoj, ne hezitas entrudiĝi malkaŝe en la internajn aferojn de la lando kaj sugesti al la popolo, kion li devas voĉdoni ĉe la referendumo, modifante la demandon.
Kio gravas, estas ne, kio estas dirita, sed kiu diras tion.
Diras tion la reprezentantoj de la registaroj, kiuj alianciĝis kun la registaroj kiuj detruadis la landon, kaj interŝanĝis kun ili.
Diras tion, la reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, kiuj partoprenis katastrofajn programojn disigante la socion, kaj estigante nekredeblajn malfeliĉaĵojn.
Diras tion, moŝtuloj, kiuj allasis siajn pluajn kaj pluajn erarojn en Grekio.
Sed diras tion, ankaŭ la reprezentantoj de la koruptita politika sistemo de la antaŭaj partioj, de la koruptado kaj misaferoj, kiuj kreis kontraŭ-leĝan ŝuldon, hontindan kaj neelteneblan, kaj kiuj volas suferigi ĝin al la popolo, junularo kaj estontaj generacioj, ne pravigante sin.
« Jes » ne signifas Jes al Eŭropo.
Ĝi signifas Jes al ultimato adresita de la Trojko al la greka registaro.
Jes signifas jes al la memorandoj, al submetiĝo kaj servuto.
Jes al pliaj malaltigoj da salajroj kaj pensioj,
Jes al senlaboreco kaj malstabileco de laboro,
Ĝi signifas Jes al forlaso de suvereneco kaj demokratio, forvendo de publikaj havaĵoj, senfinaj kostaj impostoj.
Ĝi signifas Jes al difekto de Grekio, kio de egala lando en EU, fariĝos subtaksita lando kaj ŝulda kolonio.
Ne signifas ne al kontraŭ-demokratiaj taktikoj kaj praktikoj
Ne al kontraŭ-eŭropaj ĉantaĝoj kaj ultimatoj
Ne al artefaritaj blokadoj
Ne al sufoko de la popolo, kun fermitaj bankoj
Ne al submetado de Membroŝatoj fare de aliaj Membroŝatoj
Ne al ekonomia kaj politika submetiĝo.
La registaro stariĝis. Ĝi ne cedis, ne kapitulacis ne perfidante la fidon de la civitanoj.
La Parlamento en 2015 regis la situacion. Ĝi ne alprenis kiel Ŝtatan leĝon la disponojn, kiuj kondamnis multajn generaciojn al memoranda sklaveco.
Por la unua fojo, la popolo vere povas decidi pri sia estonteco.
Por la unua fojo, li povas forpuŝi per sia voĉdono, la lastan ĉantaĝon. Por la unua fojo, la popolo povas levi la kapon, kaj per sia voĉdono, skui la jugon de la memorandoj.
Ĝi balotu kaj batalu por sia digneco kaj estonteco.
Kaj ĝi defendu la solan registaron, kiu fidis ĝin, redonis al ĝi la povon, kiu apartenas al ĝi, kaj defendu la Parlamenton, kiun ĝi mem elektis.
Ĝi ne permesu la renverson de la registaro fare de tiuj, kiuj de monatoj ellaboras scenarojn de malstabiligo kaj deturnoj, por submeti la landon kaj la popolon al la fortoj de koruptado, misaferoj kaj trompoj, kiuj profitis de la memorandoj malfavore al la socio.
Ĝi sendu la sonorigan kaj optimisman mesaĝon ankaŭ al aliaj popoloj de Eŭropo, ke demokratio estas afero de homoj kaj popoloj, ne de bankoj, bankistoj kaj financaj merkatoj.
La « No » de la greka popolo, en la Historio, fierigis ne nur grekojn, sed la tutan homaron.
Tia « No » fierigos la estontajn generaciojn, kaj defendos la aŭtentikan animon de Eŭropo, kiu ne baziĝas sur ultimatoj kaj ĉantaĝoj, sed sur egala kun-ekzistado, demokratio kaj solidareco. »
Zoé Konstantopulu, prezidentino de la Greka Parlamento, la 1an de julio 2015.