Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2015 7 05 /07 /juillet /2015 09:15
Grekio : referendumo : « Jes » venkis en la grekaj amaskomunikiloj

05/07/2015

La Grekoj devas decidi ĉi-dimanĉon pri sia estonteco. 9,8 milionoj inter ili elektu inter « Jes » kaj « Ne », koncerne la reformojn petitajn de iliaj kreditoroj. En la amaskomunikiloj, la fulmrapida kampanjo estis viglege kondukita, kaj ega plimulto el la grekaj televidkanaloj elektis la « Jesan » kampon.

La referenduma kampanjo disvolviĝis en nur unu semajno, kaj sub la premo de fermado de la bankoj kaj kontrolo de kapitaloj. La registaro de Alexis Tsipras alvokas voĉdoni « Ne », sed ankaŭ la ĉefaj amaskomunikiloj de la lando ne kaŝis sian elekton. Tiel, la retpaĝaro de la privata kanalo Mega TV ebligas rekte spekti televidon. Sed ĉi-semajne, necesis atendi la finon de reklamo pri la referendumo.

Senambigua mesaĝo estis spektita : « Mi voĉdonas « Jes », ĉar nur per « Jes » mi havas perspektivojn. Mi voĉdonas « Jes », ĉar mi ne volas almozpeti por vivi, ĉar mi ne volas perdi mian dignecon. Mi ne volas troviĝi izolite en la mondo. »

47 minutoj por « Jes », 8 por “Ne”

La televidoj fakte kampanjis por « Jes », insistante pri la timo de Greka eliro el eŭrozono, okaze de la venko de « Ne ». Por subteni tiun ideon, bildoj pri vicumadoj de Grekoj antaŭ bankoj estis konstante videblaj. « Katastrofaj horoj, por tiuj, kiuj ne havis bankkartojn, kaj kiuj vane atendas por akiri monon, per iliaj ĉekaroj, eĉ ne sciante, ĉu ili malfermos », tiel komentas ĵurnalisto de "Ant1", sur fono de pensiuloj.

Petros Petropoulos, blogisto kaj ĵurnalisto, kalkulis la elsendan tempon laŭlonge de la tagoj de la 29a kaj 30a de junio en la kvin privataj televidkanaloj : entute, li kalkulis 47 minutojn por « Jes » kaj nur 8 por « Ne ».

http://www.rfi.fr/europe/20150705-referendum-grece-le-oui-emporte-medias-grecs/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }