Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2015 2 07 /07 /juillet /2015 06:37
Disdonado de nutraĵoj en Peramo en 2012. AFP PHOTO / LOUISA GOULIAMAKI
Disdonado de nutraĵoj en Peramo en 2012. AFP PHOTO / LOUISA GOULIAMAKI

07/07/2015

Preskaŭ 45% el la Grekoj vivas sub la malriĉeca sojlo, devigataj vivteni sin kun ununura salajro, eĉ ununura pensio, tiu de parenco. En Peramo, apud Ateno, havenurbo detruita post la privatiga ondo en 2011, la preskaŭ tuta loĝantaro estas sen laboro, truditaj frekventi la lokalon de la NRO Tutmondaj Kuracistoj.

Peramo estas unu el la aspektoj de Grekio en krizo. Granda parto el la ŝipkonstruejoj estis venditaj. De tiam, senlaboreco estas trioble pli alta ol landa averaĝo. La pofamiliaj mongajnoj ne superas 200 eŭrojn. En la lokalo de "Tutmondaj Kuracistoj", la sociala helpantino Hélène Kronupulu elvokas humanitaran krizon :

« Plejparte el la loĝantoj suferas pri longdaŭra senlaboreco. Ekzistas multaj malaltaj pensioj. Ni donas al ili medikamentojn, nutraĵojn, lakton por la infanoj. Ili dependas ekskluzive de ni, kaj de aliaj asocioj por manĝi kaj flegi sin. »

Grekio : Peramo, simbolo de la greka sufokado

Manko de rimedoj

« Koratako, pulma kancero, diabeto… » La Doktoro Rebecca Zenettea listigas la diagnozitajn malsanojn. Sen sociala asekuro, 500 familioj havas nur la NROjn kiel helpon.

« Ĉi tie, ni traktas multajn kronikajn malsanojn kiel diabeto, sed ni ne povas fari la laboron de la publika sektoro. Rimedoj mankas al ni, ni ne povas provizi ĉiujn medikamentojn », bedaŭras Rebecca Zenettea.

http://www.rfi.fr/europe/20150705-perama-ville-symbole-asphyxie-grecque-referendum/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }