20/07/2015
En la strato Ermu, ĉefa komerca strato en Ateno, oni trovas fermitajn pordojn. Dekoj da personoj manifestiĝas kontraŭ la decido de la registaro pri malfermado de la butikoj dimanĉe. Decido trudita de la Trojko, kiu ne estas nova, kaj jam ĝenis la antaŭan registaron.
« Ni volas esprimi al niaj dungintoj, ke ni strikas, diras junulino, kaj diri al ili, ke ni daŭrigos la lukton, kia ajn estu la registaro. »
Tiu manifestiĝo, estas ankaŭ nova kriado kontraŭ Eŭropa Unio, kaj ties postuloj. Sed kelkaj en Grekio ne dividas la koleron de la strikantoj :
« Mi opinias, ke la Ĉefministro Tsipras estas la sola, kiu kapablas haltigi la sindikatojn, kaj ili devas fari tion por Grekio, diras Maria. La strikantoj ne lasas nin butikumi dimanĉe, kiel en aliaj landoj. Kiuj ili estas ? Ĉiuj laboras dimanĉe. Antaŭ emeritiĝo, mi laboris ĉiujn tagojn, eĉ dumnokte. »
Laŭ la opoziciuloj, tiu dimanĉa malfermado profitas antaŭ ĉio, al la interesoj de la multnaciaj entreprenoj. Laŭ ili, tio signifas kolapson de la etaj komercejoj, kiuj reprezentas 95% el la entreprenoj, kaj dungas 80% el la laboristoj de la sektoro.
http://fr.euronews.com/2015/07/19/grece-non-a-l-ouverture-des-magasins-le-dimanche/