Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2015 2 07 /07 /juillet /2015 21:36
Germanio : Laŭ Piketty : LA lando kiu neniam repagis sian ŝuldon

07/07/2015

La aŭtoro de « La Kapitalo en la 21a jarcento » favoras al restrukturado de la greka ŝuldo.

Unu tagon post la greka referendumo, kaj la klara venko de « Ne », la ekonomikisto Thomas Piketty-n intervjuis la germana ĵurnalo Die Zeit (tradukita en la anglan de la retpaĝaro Medium). Piketty, unu el la plej influaj ekonomikistoj en la mondo de post la sukceso de lia historia analizo de neegalaĵoj, « La Kapitalo en la 21a jarcento », klare favoras al restrukturado de la greka ŝuldo, opiniante ke lasi la grekojn en rigoreco estus nedaŭra kaj maljusta solvo.

Piketty opinias ke « la konservativuloj, precipe en Germanio, estas detruonta Eŭropon kaj la eŭropan ideon, pro sia ŝoka ignoreco de la historio. » Kaj por konvinki la germanan legantaron, li starigas paralelon inter la nuna situacio de Grekio kaj la situacio de Germanio antaŭ sesdek jaroj :

« Kio frapis min dum mi verkis, estas ke Germanio vere estas la plej taŭga ekzemplo de lando, kiu dum la historio, neniam repagis sian eksteran ŝuldon, nek post la Unua, nek post la Dua Mondmilito. » Kaj pli poste, li emfazas: « Germanio estas LA lando kiu neniam repagis sian ŝuldon. Ĝi ne estas legitima por instrui la aliajn naciojn. »

Germanio : Laŭ Piketty : LA lando kiu neniam repagis sian ŝuldon

« Ŝulda pardono »

Dum la ĵurnalisto petas precizigojn – « Do vi eksplikas al ni, ke la germana ekonomia miraklo estis bazita sur la sama helpo rifuzita hodiaŭ al Grekio ? » -, Piketty respondas : « Tute ĝuste ». » Francio kaj Germanio malaltigis sian ŝuldon uzante tri kunligitajn ilojn, li daŭrigas: inflacio, imposto sur la privata riĉeco, kaj ŝulda restrukturado.

« Eŭropo estis fondita sur ŝulda pardono kaj investado en estonteco. Ne sur ideo de senfina pentopuno. Ni devas memori pri tio. »

« Ni ne povas peti de la novaj generacioj pagi dum jardekoj pro la eraroj de siaj gepatroj. La Grekoj faris, sen ia dubo, gravajn erarojn. » Sed laŭ la ekonomikisto, meti la ŝuldan ŝarĝon sur la junan generacion estus hieraŭ puni la junajn germanajn generaciojn de la post-militaj jaroj.

Thomas Piketty proponas eŭropan konferencon pri ŝuldo, juĝante la restrukturadon de ŝuldoj, ne nur grekaj, sed ankaŭ de aliaj Ŝtatoj de Unuiĝo, neeviteblan. Li memorigas al Angela Merkel, ke « tiuj, kiuj volas hodiaŭ forpuŝi Grekion el Eŭropo finos en la historiaj rubujoj. »

http://www.slate.fr/story/103989/piketty-allemagne-jamais-rembourse-dettes

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }