Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2015 4 09 /07 /juillet /2015 12:24
Gazao : Judaj kaj arabaj virinoj fastas kunkune

09/07/2015

Unu jaron post la milito en Gazao, israelaj judaj kaj arabaj virinoj komencis kolektivan faston en la espero relanĉi intertraktadojn pri paco inter Israelo kaj Palestino.

Ili kvinope fastas unu post la alia en paca celo. La membroj de la movado « Women Wage Peace » « Virinoj luktas por paco » instalis ĉi-merkredon tendon antaŭ la rezidejo de la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj komencis 50-tagan faston, daŭro de la milito en Gazao.

« Fasti estas la plej trankvila rimedo por krii ke ni ne povas travivi militon post milito, kaj sendi niajn gefilojn senreage » atestas Galit Massader, 50-jaraĝa. La nombro de virinoj enskribitaj al tiu operacio estas taksita al 300, grupoj de 5 virinoj fastantaj unu post la alia, por daŭro de 25 ĝis 50 horoj.

Ili surhavas « Fastajn » afiŝtabulojn ĉirkaŭ la kolo. Tio estas grava simbolo, dum tiu ramadana monato, kiu komenciĝis antaŭ kelkaj semajnoj. « Same kiel ni esprimas nian decidigon, komencante tiun faston, ni postulas de nia registaro (…), ke ĝi proponu alternativon al la senĉesa reveno de militoj », eksplikas familia patrino 54-jaraĝa.

Gazao : Judaj kaj arabaj virinoj fastas kunkune

En daŭro de 6 jaroj, tri militoj oponis Israelon kaj Palestinon, el kio Gazao kontrolata de Hamaso. La lasta konflikto okazigis 2251 mortintojn flanke de Palestino kaj 73 mortintojn flanke de Israelo, precipe soldatojn. Amal Abou Ramadan, profesoro pri arabo en Jafo, metis esperon en tiun virinan iniciaton, dezirante ke la israelaj estroj komprenu, « ke ni ne povas vivi tiele, en malamego kaj timo ».

http://www.humanite.fr/juives-et-arabes-jeunent-ensemble-gaza-579151

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }