Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2015 2 14 /07 /juillet /2015 14:05
Francio : La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri « Notre-Dame-des-Landes »

14/07/2015

« La lukto varmiĝu, ne la klimato ! » Tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en "Notre-dame-des-Landes" (NDDL) sabaton 11an kaj dimanĉon 12an de julio fare de la kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno.

15000 personoj kolektiĝis sur la areo, por debatoj, forumoj kaj rondotabloj.

Post la opoziciuloj al giganta segejo en Morvan en 2013, opoziciuloj al la 1000-bovina farmprojekto en 2014, la lukta kolektivo « Por Chambaran sen center parc » (PCSCP) estis ĉi-jare unuaranga. Komencita en 2007, la projekto de la grupo Pierre et Vacances en Isère, inter la urboj Grenoble kaj Lyon, antaŭvidas konstruadon de ferivilaĝo, plenkore de malseka areo, per kreado de tropika globo varmigita ĝis 29°C dum la tuta jaro. Tio dank’ al abundaj publikaj subvencioj.

La alia ĉefa invitito estis Gianni Tognoni, ĝenerala sekretario de la Konstanta Tribunalo de Popoloj (KTP), ĉe kio plendo estis deponita en septembro 2014 fare de la kunordigaĵo de la opoziciuloj al la flughaveno NDLL.

KTP estas opinitribunalo, kiu inspiriĝas de la Tribunalo Russel, fondita en 1966 de Jean-Paul Sartre kaj Bertrand Russel en la celo denunci la militkrimojn de Usono en Vjetnamio. La KTP komunikas neniun devigan decidon. « Tamen morala kondamno fare de ĝi, kontraŭ la respondeculoj kaj defendantoj de "grandaj projektoj neutilaj kaj truditaj", emfazus (…) la atencojn kontraŭ rajtoj de la popoloj, kiujn ili kaŭzas », opinias la kunordigaĵo de opoziciuloj al la flughaveno NDDL.

Francio : La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri « Notre-Dame-des-Landes »

Iniciatite de membroj de la movado "No-Tav" (lukta kolektivo kontraŭ la rapidtrajno Liono-Torino), tiu ideo de plendo ĉe la KTP estis imitita de pluraj eŭropaj grupoj batalantaj kontraŭ grandaj kritikataj projektoj. Ili sin apogas sur la Deklaracio de UN pri rajtoj de indiĝenaj popoloj, kiu devigas la Ŝtatojn konsulti la popolojn kaj « akiri ilian konsenton, libere donita kaj en plena sciado pri la afero, antaŭ aprobo de ĉia projekto havanta konsekvencojn al iliaj teroj aŭ teritorioj – mineralaj resursoj, akvo kaj aliaj ». « Ĉiu kolektivo starigis dosieron por plendi, eksplikas Coiffard-Grosdoy el la kolektivo NDDL. Ili estis serioze studitaj kaj juĝitaj kiel riceveblaj. »

La veno de Gianni Tognoni en la somera kolektiĝo de NDDL estas unu el la etapoj de la enketo kondukita de la KTP post depono de la plendo.

Por lia surloka enketo, Gianni Tognoni vizitis la flughavenon Nantes Atlantique, flugis super la projekta areo, interparoladis kun luktantaj naturalistoj kaj okupantoj de la areo, renkontis plurajn membrojn de la opozicia kunordigaĵo, kunsidis kun elektitoj kaj terkultivistoj. La enketo daŭros dum la venontaj monatoj, pere de studado de pluraj aferoj, kaj surloka enketo en pluraj eŭropaj lokoj. La rezulto de la enketo estos fine prezentita en decembro 2015 por speciala sesio de la "Tribunalo de la Popoloj" pri la truditaj grandaj projektoj, en Torino.

http://www.bastamag.net/Mobilisation-estivale-a-Notre-dame-des-Landes#nb1

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }