Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2015 1 13 /07 /juillet /2015 21:05

13/07/2015

Pluraj NeRegstaraj Organizaĵoj denuncas senprecedencan subpremon en Ĉinio. Entute, kvindeko da ĉinaj advokatoj, defendantoj de homaj rajtoj estis arestitaj aŭ persekutitaj de la polico tiujn pasintajn tagojn. Dudeko da ili ŝajne plu estas malliberigitaj, laŭ Internacia Amnestio.

Ĉu temas pri kampanjo planita cele al silentigo de la civila socio ? La nombro de advokatoj kaj defendantoj de homaj rajtoj, kiuj estis arestitaj, aŭ pri kiuj oni ne havas novaĵon, sugestas tion. Kvindeko da personoj malaperis aŭ suferis pri restrikto de moviĝo dum tiuj lastaj tagoj, polica operaco estis plenuminta en la tuta lando, laŭ la NRO Internacia Amnestio.

La plej impresa arestado okazis vendredon matene en pekina hotelo. Policistoj arestis la advokaton Zhou Ŝifen, kuntrenante lin eksteren, kun kapo kovrita. Tiu arestado intervenis tuj post liberigo de lia klientino Zhang Miao. La junulino, ĉina help-ĵurnalistino en la magazino Die Zeit, restadis naŭ monatojn en malliberejo, ĉar ŝi publikigis en la sociaj retoj, kelkajn fotojn de prodemokratiaj manifestacioj en Honkongo.

Sub la prezidenteco de Xi Jinping, la represio ege pliakriĝis. Advokatoj, ĵurnalistoj, asociaj aktivuloj aŭ simplaj blogistoj, ĉia kritika voĉo estas celita de la aŭtoritatoj.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150711-chine-interpellations-serie-defenseurs-droits-homme/

https://www.youtube.com/watch?v=IHNdM1aVjDQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }