Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2015 3 22 /07 /juillet /2015 21:06
Ĉilio : sub-traktantoj blokas minojn

22/07/2015

Dungitoj de sub-traktantaj entreprenoj de la publika minkompanio de Ĉilio Codelco, plej grava produktisto de kupro en la mondo, blokis mardon la alirojn al pluraj minoj por postuli pli bonajn kontraktojn.

La agado komenciĝis je la 5a horo, indikis la Konfederacio de kupraj laboristoj (KKL) en sia retpaĝaro.

La unua alirejo blokita kondukas al Ĉukikamato, plej grava subĉiela mino en la mondo. Aliroj al aliaj minoj estis poste malpermesitaj, en la nordo kaj centro de la lando, laŭ KKL. La dungitoj ankaŭ organizis manifestaciojn en la minoj de Codelco, « kiu ne esprimis volon al intertraktado (…) asignante la respondecon de la konflikto al siaj sub-traktantoj », kritikis la Konfederacio, kiu kolektas 40.000 membrojn. Codelco konfirmis en komunikaĵo, ke « la alirejoj al kvin sektoroj estis blokataj, kio parte ĝenas la normalan funkciadon de la operacioj ».

Ĉilio : sub-traktantoj blokas minojn

La entrepreno ankaŭ « petis de la dungitoj kaj sub-traktantoj, ke ili respektu la socialajn akordojn » intertraktitajn inter ili, en kiu ĝi ludis mediaciistan rolon. La dungitoj deziras efektivigon de intertraktadoj kun rekta partopreno de Codelco, en la celo akiri plibonigon de salajroj kaj laborkondiĉoj. En januaro, la mina giganto anoncis reduktitan planon de elspezoj por 2015, je unu miliardo da dolaroj, pro la malkresko de la kupra kurzo post jaroj da rekorda prezo.

La profitoj de la kompanio estas konjektitaj je du miliardoj da dolaroj en 2015, kontraŭ tri miliardoj en 2014.

Ĉilio estas la unua produktisto de kupro en la mondo, kovranta unu trionon el la tutmonda oferto.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2015/07/22/97002-20150722FILWWW00008-des-sous-traitants-bloquent-des-mines-au-chili.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }