20/07/2015
Historia proceso komenciĝas en Dakaro (Senegalo) ĉi-lundon 20an de julio. 25 jarojn post lia defalo, Hissène Habré, ĉada eks-diktatoro, devos repondi pri siaj krimoj en Afriko kaj por la unua fojo, ne ĉe la "Internacia Puna Kortumo."
Longtempe subtenita de Francio
Hissène Habré, potenca viro en Ĉado, dum la 1980aj jaroj, longtempe estis subtenita de Francio. Tamen liaj rilatoj kun Parizo malfacile komenciĝis. Ribela ĉefo, li kaptis kiel ostaĝon la etnologon Françoise Claustre kaj pafigis la francan emisaron, la majoron Galopin. Sed kiam li atingas la povon en 1982, Parizo kaj Vaŝingtono logas lin, ĉar ili konsideras lin kiel remparon kontraŭ la libiano Kadhafi.
Sed, ĉe la potenco, Hissène Habré trudas paranojan reĝimon : unika partio kaj sekreta polico. « Terura politiko kiu okazigis 40.000 mortintojn ». Renversita en 1990, li fuĝas al Senegalo kie li planas trankvilan vivon, sed tio estis ne kalkulante la mobilizadon de liaj viktimoj.