Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juillet 2015 5 10 /07 /juillet /2015 15:52
Ĉado : aktivulo pri homaj rajtoj, kondamnita al malliberejo

10/07/2015

La ĉadaj juĝaj aŭtoritatoj kondamnis aktivulon pri homaj rajtoj je du jaroj da malliberejo kaj 100.000 cfa frankoj da monpuno.

Ĝeralar Miankeol estas akuzata pri ofendo al juĝisto, ĉar li denuncis neklarajn praktikojn de kelkaj juĝistoj kaj sekurecaj fortoj en afero pri akaparado de teroj.

[Noto:De pli ol tridek jaroj sude de Ĉado, konfliktoj kontraŭstaras bredistojn kaj terkultivistojn pri la demando de teroj. La konfliktoj vigliĝis, kiam petrolo estis malkovrita en tiu suda regiono, poste en 2008 post la tutmonda nutraĵa krizo, kiu estigis prezaltigon. Centoj da familioj tiam estis forpelitaj de siaj teroj. Asocio provas helpi ilin provizante juran kaj ekonomian subtenon. En decembro 2013, la "ĉada asocio por neperforto" ricevis en Parizo Premion pri homaj rajtoj de la Franca Respubliko. http://www.rfi.fr/emission/20131228-tchad-une-association-contre-accaparement-terres/]

Amnesty International zorgas pri tiu kondamno, kaj postulas liberigon de tiu aktivulo.

Pasintan 7an de junio Ĝeralar Miankeol intervenis sur la radio "FM Liberté". Li elvokis la problemon de akaparado de teroj en la regiono Mundu. Li denuncis kaj kondamnis la praktikojn de kelkaj reprezentantoj de la justica organizo, kaj ties komplicecon en la afero. Arestita 3 semajnojn poste, la 15an de junio post ordono de la regiona prokuroro, li estis kondamnita je 2 jaroj da malliberejo.

Ĉado : aktivulo pri homaj rajtoj, kondamnita al malliberejo

Amnesty international postulas lian liberigon kaj juĝas tiun kondamnon nepravigita : « Esprimi opinion ne estas delikto ». Balkissa Iddé Siddo, taskita pri Centra Afriko ĉe Amnesty International, zorgas pri tiu cenzuro. « Ni opinias ke tiu manovro celas silentigi la kritikantojn de la registaro, kio montras ke fakte, liberesprimo estas plu reduktita je severega maniero en Ĉado. Tio estas nur volo puni Ĝeralar​ Miankeol-n kaj malinstigi aliajn personojn dezirantajn fari la samon. »

La ĉadaj aŭtoritatoj siaflanke opinias ke la justico faris nur sian laboron. Abdelnasser Garboa, ĝenerala direktoro pri homaj rajtoj ĉe la justica ministerio, neas ĉian intervenon en tiu afero.

« Li defendis multajn dosierojn, kaj neniam estis persekutita pro tio, sed ĉi-foje juĝistoj aŭskultis dirojn, kiuj koncernis ilin, kaj arestis lin. Tio estas afero strikte jura. »

Dum la procesa tago, 75 aktivuloj, inter kiuj multaj terkultivistoj de la departemento Guéni estis arestitaj dum pluraj horoj, ĉar ili venis por subteni Ĝeralar Miankeol-n.

http://www.rfi.fr/afrique/20150710-tchad-justice-condamnation-prison-militant-droits-homme-amnesty/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }