Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2015 4 09 /07 /juillet /2015 20:20
Longa marŝado 85-kilometrojn, estas organizita por primemori la 20-jara datreveno de la masakro de Srebrenico, de la 8a ĝis la 11a de junio 2015. REUTERS/Antonio Bronic.
Longa marŝado 85-kilometrojn, estas organizita por primemori la 20-jara datreveno de la masakro de Srebrenico, de la 8a ĝis la 11a de junio 2015. REUTERS/Antonio Bronic.

09/07/2015

Kiel ĉiujare, ĉirkaŭ la 11a de julio, Srebrenico primemoras la « genocidon » de la islamanoj de la enklavo, fare de la serbaj milicanoj de Ratko Mladic.

[Noto: La masakro de Srebrenico estas konsiderata kiel « plej grava masakro plenumita en Eŭropo de post la fino de la Dua Mondmilito ». Ĝi estis plurfoje kvalifikita kiel « genocido » fare de la Puntribulalo por eks-Jugoslavio kaj la Internacia Kortumo pri justico. Tiu difino estas tamen honeste kontestata de kelkaj historiistoj kaj juristoj, sed ankaŭ vigle forpuŝita de la serbaj naciistoj. La 9an de junio 2015, Rusio oponis vetoon al projekto de UN, kiu agnoskis la masakron de Srebrenico kiel genocidon, kvalifikante la tekston kiel « agreseman, politike motivitan kaj ne konstruivan ». Laŭ Rusio, tia teksto nur vigligas la streĉojn en Balkanoj, prefere al pacfavoro. Notindas, ke Angolo, Ĉinio, Niĝerio kaj Venezuelo sin detenis dum la voĉdono.]

Internacia marŝado por paco estas organizita. Okaze de tiu dudeka datreveno de la « genocido » de Srebrenico, la evento alprenas apartan reliefon.

Bosnio : pacmarŝado memore al la viktimoj de Srebrenico

De la 8a ĝis la 11a de julio, la partoprenantoj al la pacmarŝado – familioj de viktimoj, membroj de la diasporo kaj aliaj personoj venintaj pro kompatema konduto – plenumos dolorigan periplon, t.e reiri samvoje ol tiuj, kiuj provis eskapi la antaŭiĝon de la serbaj naciistoj en julio 1995.

La marŝado ekiros de la vilaĝo Nezuk, por tritaga vojaĝo, 80 kilometrojn ĝis la memormonumento Pototcari, apud Srebrenico. Ĉi tie troviĝis la eks-bazo de UN, kie preskaŭ 26.000 personoj provis rifuĝi. Estis tie virinoj kaj infanoj, sed ankaŭ viroj. En tri tagoj, pli ol 8000 inter ili estis masakritaj.

Dudek jarojn poste, ĉiuj mortintoj ne ankoraŭ estis identigitaj. Iliaj korpoj estis disigitaj, 93 komunaj fosoj estis de tiam malkovritaj. Ĉiujare, restaĵoj estas elfositaj, kaj denove enterigitaj post identigita laboro. Tio estos unu el la gravaj momentoj post la alveno de la marŝado. Ĉi-jare, la tiama usona eks-prezidento Bill Clinton, ĉeestos la memorfeston de la 11a de julio.

http://www.rfi.fr/europe/20150708-bosnie-herzegovine-marche-paix-memoire-victimes-srebrenica-massacre/

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }