23/07/2015
Pluraj centoj da boliviaj ministoj alfrontis policistojn, en La-Pazo, Bolivio, merkredon. La aŭtoritatoj indikis, ke 44 personoj estis arestitaj. Policisto estis vundita.
La ministoj, kiuj devenis de la urbo Potosí, sude de la lando, ĵetis ŝtonojn en la fenestrojn de la registara ministerio. Ili poste ekĵetis etajn dinamitŝargojn kontraŭ la policistoj, post pafoj de ploriga gaso kontraŭ ili.
Incendio, kiu komenciĝis en la arboj situantaj apud la Germana ambasadejo proksime de la alfrontiĝaj lokoj, estis rapide estingita.
La registaro asertis, ke policisto estis hospitaligita, ĉar li estis vundita ĉe la kapo.
Pluraj centoj da aliaj protestantoj ankaŭ devenantaj de Potosí manifestaciis por apogi komitaton, kiu volas intertraktadi pri fino de ĝenerala striko, kiu paralizas la municipon de antaŭ 16 tagoj.
Potosí ege dependas de siaj minaj aktivaĵoj. Ties loĝantoj multe suferis pro malaltiĝo de la metalaj prezoj. Ili petas de la centrala registaro, investadi pli da mono en projektoj de publikaj laboroj.
http://journalmetro.com/monde/812935/44-mineurs-arretes-apres-des-affrontements-a-la-paz/