/image%2F0553642%2F20150719%2Fob_d7e5fd_melburno.jpg)
19/07/2015
Taĉmentoj de la kontraŭ-ribela ĉevalpolico deplojadis sin en Martin Place, en la urbocentro de Sidnejo, por apartigi centon da manifestaciantoj de la kolektivo "Reclaim Australia" (Rekonkeri Aŭstralion) disde ĉirkaŭ 250 opoziciuloj.
La unuaj skandis « Ne al ŝario », la islama leĝo, la aliaj « Ne al rasismo, ne al islamofobio »
La polico arestis kvin personojn.
La policistoj jam disigis manifestaciantojn sabaton en Melburno post interpuŝiĝoj.
Aliaj kolektiĝoj estis organizitaj dimanĉon en la ĉefurbo Kanbero (sudo), Perto (okcidento) kaj Hobarto sur la insulo Tasmanio.
En Mackay (nord-oriento), deputito de la konservativa plimulto, George Christensen, alparolis la kontraŭ-islamajn manifestaciantojn por subteni ilin, bedaŭrante samtempe la « malgajigan » ĉeeston de nov-nazioj en la defiladoj de Sidnejo kaj Melburno.
/image%2F0553642%2F20150719%2Fob_c325fa_australio.png)
La respondeculoj de «Reclaim Australia» eksplikis, ke ili deziras « liveri publikan respondon al la ŝoko estigita de la abomenindaĵoj okazintaj antaŭnelonge, fare de islamaj radikaluloj en Aŭstralio kaj eksterlande ».
Pluraj provoj de atencoj estis evititaj en la lando de post la ostaĝokapto en decembro 2014, de klientoj de kafejo en Sidnejo, fare de irandevena viro nestabila, kiu ŝajne havis ĝihadistajn celojn. Li, Man Haron Monis, kaj du ostaĝoj mortis. Pli ol 100 Aŭstralianoj kuniĝis kun la organizaĵo Islama ŝtato en Irako kaj Sirio.