Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2015 3 08 /07 /juillet /2015 13:36

08/07/2015

Aŭstralio direktiĝas al modifo de sia Konstitucio, ĉar la teksto, adoptita antaŭ pli ol jarcento, ne mencias la ekzistadon de siaj unuaj loĝantoj, la aborigenaj popoloj. Por meti haltigon al tiu « surdiga silento », la Ĉefministro Tony Abbott organizos referendumon antaŭ la jarfino 2017.

Tony Abbott volas organizi referendumon, kaj anoncis ĝin dum historiaj diskutoj, kiuj okazis lundon 6an de julio en Sidnejo kun 40 reprezentantoj de la aborigenoj. Tiu kunsido estis historia, ĉar Tony Abbott mem organizis ĝin, kun la opozicia ĉefo. La konservativa Ĉefministro volas eviti, ke la progreso pri tiu demando ne estu balaita dum la venonta registara ŝanĝiĝo.

La ĉi-lunda kunveno estis do ambaŭpartia, kaj la komunikaĵo kiu eliris el tiu ĉi, estis subskribita de Tony Abbott kaj Bill Shorten, opozicia ĉefo.

Proponis tiun pintkunvenon, laŭ la aŭstralia ĵurnalo The Age, Bill Shorten. Al tiu demando ege interesiĝas la aŭstralianoj – de multaj jaroj, la aborigenaj reprezentantoj kampanjas por ŝanĝi la Konstitucion.

Laŭ lasta opinisondo, 85% el la Aŭstralianoj deziras, ke la ekzistado de la aborigenoj estu agnoskita en la Konstitucio. Tio estas 8% pli ol antaŭ du jaroj. La rezulto de la referendumo estas do senduba. La publikaj diskutoj tamen estos organizitaj tra la lando ekde septembro, kaj konsilio kreita, por difini la balotan daton, kaj la metitan demandon.

Tamen, unu el la aborigenaj reprezentantoj pridemandita post la kunsido, opiniis, ke ĉio ĉi utilos nur kondiĉe, ke du klaŭzoj de la Konstitucio estu nuligitaj : la unua ebligas al la Aŭstraliaj Ŝtatoj starigi rasan kriterion por malhelpi la homojn al balotado. La dua permesas la rasajn leĝojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }