/image%2F0553642%2F20150728%2Fob_367226_md.jpg)
28/07/2015
Sobreco kontraŭ malabundo - Philippe DESCAMPS
LA PARIZA KLIMATkonferenco 2015, kiu malfermiĝos la 30-an de novembro ĉi-jare, komenciĝis malbone. Ekde la pintkunveno de la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, la produktado de fosilia energio ne ĉesis kreski. En 2013, nur la tutmondaj subvencioj por brulaĵoj kun forcejgasa efiko estis 400 milionoj da eŭroj, do kvaroble la sumoj atribuitaj al renovigeblaj energioj. La Verda Fonduso por la Klimato, lanĉita en 2011 de la Unuiĝintaj Nacioj, povis kolekti ĝis hodiaŭ nur 10 miliardojn da eŭroj … Internacia (...)
http://eo.mondediplo.com/article2245.html
La alia batalo de la kurdaj virinoj – Nada MAUCOURANT
Malproksime de la bildo amase diskonigata de amasinformiloj – kaj pozitiva – de la batalantinoj, la virina kondiĉo en iraka Kurdujo restas kontrasta. Kvankam notindaj progresoj okazis pri emancipado, inkluzive en la leĝfara kampo, la virinmalama subpremo kaj malbonaĵoj tiaj, kiaj la honor-krimoj, pludaŭras. ŜI FARIĜIS UNU el la emblemoj de la obstina lukto de la kurdoj kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ) ? Helly Luv, laŭ sia vera nomo Helan Abdulla, multigas la pop-kanzonojn por altenlevi (...)
http://eo.mondediplo.com/article2252.html
Du kontrastaj pozicioj de la maldekstro pri Grekujo - Vilhelmo LUTERMANO
Pri la greka dramo la opinioj estas diversaj, ne nur inter adeptoj de la novliberalismo unuflanke kaj maldekstruloj aliflanke, sed eĉ inter la maldekstruloj mem. Nenio ŝajnas pli akre reliefigi tion ol la du artikoloj, kiuj ĵus aperis en la retpaĝo de la Monda Asembleo Socia (MAS), kiuj montras la tutan disecon de la pozicioj en la maldekstra movado : Apud la poziciiĝo de Pierre Laurent, la sekretario de la franca komunista partio kaj samtempe la prezidanto de la Maldekstra Grupo en la Eŭropa (...)
http://eo.mondediplo.com/article2251.html
Makedonujo kerne de la manovroj - Jean Arnault DERENS , Laurent GESLIN
Ĉu oni komprenu la krizon, kiu skuas la Respublikon Makedonujo de la komenco de 2015 kiel parton de alfrontiĝo inter Rusujo kaj Okcidento ? La konservativa kaj naciisma reĝimo de tiu malforta lando, najbara de Kosovo, estas malfirmigita de la riveloj, kiujn alportas, tagon post tago, la ĉefo de la social-demokrata opozicio, s-ro Zoran Zaev. La publikigataj registraĵoj montras kiel la ĉefministro Nikola Gruevski kaj liaj proksimaj kunlaborantoj organizas korupton je la plej alta nivelo de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2250.html
Balkano, nova front-linio inter Rusujo kaj Okcidento - Jean Arnault DERENS , Laurent GESLIN
Post Ukrainujo, ĉu Balkana Duoninsulo fariĝos scenejo de nova orienta-okcidenta alfrontiĝo ? Rusujo denove investas en la regiono, pro kialoj tiom komercaj kiom geopolitikaj. Sed, eĉ taŭge nutrante la influon, kiun ĝi tradicie havas tie, Moskvo ne povas multon esperi el regiono, kiu pli kaj pli turniĝas al Eŭropa Unio. ĈU SERBUJO, Kosovo, Montenegro kaj Makedonujo troviĝas sur « fajro-linio » disiganta Rusujon kaj Okcidenton ? Tion ja asertis la usona ministro pri eksteraj aferoj John Kerry la 24-an (...)