Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2015 1 06 /07 /juillet /2015 21:03
Armenio : la polico arestas plurajn dekojn da manifestaciantoj en Erevano

06/07/2015

La manifestacioj daŭris lundon vespere en Erevano por protesti kontraŭ altigo de elektroprezoj malgraŭ la arestado dum mateno, de pluraj dekoj da protestantoj, kiuj blokadis gravan vojon de la armenia ĉefurbo.

Ĉirkaŭ 1.500 manifestaciantoj kolektiĝis lundon vespere sur la "placo Libereco", en la urbo-centro, plurajn horojn post la arestado de 46 protestantoj, kiuj blokadis la avenuon Bagramian, situantan apud la prezidenta palaco.

« Vi povas kolektiĝi ĉi tie, sed ni ne permesos manifestacion tra Erevano » avertis la polico.

Lundon matene, kvindeko da manifestaciantoj deplojadis sin sur la avenuo Bagramian, kiam policoficiro ordonis al siaj « fratoj kaj fratinoj » forlasi la straton.

La kontraŭ-ribelaj fortoj poste intervenis, vigle kondukante la arestitajn manifestaciantojn al policaj kamionoj malgraŭ iliaj protestoj. Krome, barikado estis malmuntita.

« La polico mallonge detenis 46 manifestaciantojn. Ili estas nun liberigitaj » deklaris porparolanto de la ministerio pri Internaj aferoj.

La manifestaciantoj siaflanke asertis, ke ili daŭrigos la movadon. « La policaj agadoj estas kontraŭ-leĝaj. Ni ne rezignos kaj niaj postuloj plu estas aktualaj » tiel deklaris David Sanassaryan, manifestacianto.

Miloj da Armenoj manifestacias ĉiutage de la 19a de junio en la centro de Erevano por protesti kontraŭ altigo de 16% de la elektroprezoj, anoncita de la registaro.

Sub premo, la prezidento Serge Sarkisian promesis la 27an de junio, ke la registaro prenos sur si la altigon de la elektro-tarifo ĝis kiam kontrolproceduro de la "Armenia Elektro-Reto" determinos, ĉu la prezaltigo estas pravigita.

Malgraŭ tiuj promesoj, la manifestacioj daŭrigis, eĉ se ili malampleksiĝis.

Ili kolektis ĝis pli ol 10.000 personojn post la mallonga arestado de 237 manifestaciantoj, kaj la perforta disigo de centoj da aliaj fare de la polico.

Vendredon, la armeniaj aŭtoritatoj anoncis malfermon de kriminala enketo pri policaj perfortoj post tiu disigo, kondamnita de Vaŝingtono, Bruselo kaj la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)

Armenio : la polico arestas plurajn dekojn da manifestaciantoj en Erevano

Armenio rezignis en 2013 pri proksimiĝo kun Eŭropa Unio, preferante eniri en "Eŭrazian Ekonomian Unuiĝon" kondukitan de Moskvo.

Rusio, plej grava aliancano de Armenio, kontrolas plurajn el la ekonomiaj atutoj de tiu lando, kiel la entrepreno ENA, proprieto de la rusa Inter-RAO, kaj posedita de la aferisto Igor Seĉin, konsiderata kiel proksimulo de Vladimir Putino.

La Armenia ekonomio estas ege dependanta de la Rusia, al kiu estas senditaj 23% el iliaj eksportadoj.

Sed la rusa ekonomia krizo, kaŭzita de la okcidentaj ekonomiaj punoj kaj la malkresko de la petrola kurzo, forte tuŝis tiun eks-sovetian respublikon de Kaŭkazio, kiu spertis malkreskon de sia nacia valuto, la dramo, pro malfortigo de la rublo.

http://www.20minutes.fr/monde/1683542-20150706-armenie-police-interpelle-plusieurs-dizaines-manifestants-a-erevan

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }