Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2015 5 26 /06 /juin /2015 15:44
Venezuelo : 1200 salajruloj, sen estro kaj sen hierarkio : la sekretoj de la kooperativo Cecosesola

26/06/2015

Supervendejoj, hospitaloj, agroproduktado, ŝparservoj… La venezuela kooperativo Cecosesola proponas servojn al dekoj da miloj da personoj kaj tre mildaj prezoj.

La entrepreno funkcias sen estro kaj sen hierarkio. Ĝia sekreto : ĝenerala memmastrumado kaj konstanta horizontala funkciado. Iniciato prezentita en retdokumento, « Poder sin poder, ĉiutaga mammastrumado », kiu kondukas nin renkonte al dek du projektoj radikale demokratiaj, en Hispanio, Argentino kaj Venezuelo.

Cecocesola estas grupiĝo de kooperativoj, kiu proponas al la komunumo de la urbo Barquisimeto – miliono da loĝantoj – plurajn servojn je tre mildaj prezoj. Ili disponas pri pluraj supervendejoj (ferias), hospitalo, funebrejo, kredita kaj ŝparservo, reto de agroproduktaĵoj... Sed ilia specifeco estas en ilia organizado. En tiu entrepreno de 1200 laboristoj, ekzistas neniuj hierarkiaj postenoj. Ĉio funkcias en memmastrumado.

La fundamento de tiu horizontala labororganizado ene de la kooperativo estas la kunsidoj. Dum semajno, laboristo de Cecosesola povas partopreni al kvar, kvin, ses kunsidoj. Tio estas dediĉi al tio 20% el sia labortempo. Inter tiuj ĉi, la plej gravaj koncernas mastrumadon, al kiuj ĉiuj laboristoj partoprenas. Po tri ĉiusemajne. Ĉiu laboristo de Cecosesola, el ĉiu sektoro, devas partopreni al unu el ili minimume.

La kunsidoj pri mastrumado utilas nek al organizado de la ĉiutaga laboro, nek al decidoj. Ili utilas al divido de informoj kaj pridiskutado de la kriterioj. Dank’ al kriterioj, ia ajn decido poste alprenita de la laboristoj, estos interkonsenta, ĉar en akordo kun la principoj deciditaj fare de ĉiuj. Tiuj kriterioj povas koncerni jen la kvaliton de legomoj, jen la salajrojn. Ili estas bazo de la komuna agado de Cecosesola.

Venezuelo : 1200 salajruloj, sen estro kaj sen hierarkio : la sekretoj de la kooperativo Cecosesola

Konstanta lernado

Ankaŭ rotacio de laborpostenoj estas alia grava mekanismo de la kooperativo. Post unu jaro kaj duono ĉe la legomfako de supervendejo, laboristo ekzemple laboros poste en sancentro. La laboristoj tiel konas plurajn aspektojn de la kooperativo. Sed tio ankaŭ ebligas konstantan lernadon kaj fortan viglecon. Eĉ laboristo, kiu ne posedas diplomon povas labori pri librotenado se li deziras, kaj lerni tiun ĉi fakon, kun helpo de tiuj, kiuj jam laboras tie. Kaj la rotacio ankaŭ koncernas la ĉiutagajn taskojn. Unu post la alia, ĉiuj kuiras, purigas necesejon… Ĉiuj estas egalaj.

Tiu aspekto de lernado estas kerna en la kooperativo. Ili certe koncernas la laboron mem, sed ankaŭ lernadon pri alia funkcia kolektiva organizado, bazita sur fidindeco kaj respondeco. La laboristoj de la kooperativo estas konsciaj, ke tio ne estas evidenta, kaj ke ilia funkciado estas malsimila al la kutima hierarkia organizado. Pro tio, la novaj laboristoj devas partopreni dek kunsidojn posttagmeze, dum kiuj la moralaj valoroj de la kooperativo estas transmetitaj, kelkaj mekanismoj, kaj ties signifoj estas klarigitaj. Tio kontentigas kelkajn, aliaj foriras. Sed nek brakoj nek koroj mankas al Cecosesola.

http://www.bastamag.net/Au-Venezuela-la-cooperative-Cecosesola-compte-1200-travailleurs-et-pas-un-chef

Video en la Hispana, subtekstita en la franca:

neniammilitointerni - dans Alternativoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }