/image%2F0553642%2F20150618%2Fob_99be1a_cia2.jpg)
18/06/2015
"The Guardian" publikigis ekskluzivan dokumenton, devenantan de la CIA. Tiu ĉi malkaŝas praktikojn de pridemandado, kiuj similas esplorojn sur homoj.
« La CIA havis eksplicitajn instrukciojn por plenumi « eksperimentojn sur homoj » », malkaŝis la 15an de junio The Guardian.
La direktoro de la CIA ŝajne permesis uzadon de « ekscesaj teknikoj de pridemandadoj, kiel dronigaj simuladoj », kiujn la CIA nomas, eŭfemisme, « teknikoj de pridemandadoj fortigitaj ».
Gravegaj malkaŝoj, priskribitaj en ekskluziva dokumento, kiun la brita ĵurnalo centra-maldekstra sukcesis akiri dank’ al la Freedom of Information Act, usona leĝo, kiu devigas la federalajn agentejojn transdoni siajn dokumentojn al iu ajn, kiu petas ilin. kvankam la dokumento datiĝas de 1987, ĝi estis ĝisdatigita, kaj ĉio permesas aserti, ke ĝi plu estas efektiva hodiaŭ, laŭ la brita ĵurnalo. Estas klare skribite, ke la direktoro de la CIA havas povon « aprobi, modifi aŭ malaprobi ĉiujn proponojn, kiuj koncernas esploron pri homoj ».
Torturoj sub la okuloj de la kuracistoj
La dokumento priskribas ankaŭ la implikadon de la kuracistoj. La CIA « insistas » pri la ĉeesto de medicina personaro dum la pridemandadoj, raportas The Guardian, kaj certigas ke la torturaj teknikoj estas plenumitaj « laŭ la medicina rigoreco ». La kuracistoj havas la povon haltigi ĉian pridemandadon, se ili juĝas ke la malliberulo estas en danĝero.
Malfacilas akordigi « medicinajn praktikojn respondecajn » kaj « klera konsento, petita por eksperimentoj sur homoj ». Aliparte, la problemo certe estas tiu « klera konsento de la koncernato », ĝenerale postulita por ĉia eksperimento sur homo. Fakte, la CIA neniam kolektis tiun kleran konsenton antaŭ ol procedi tiujn programojn da pridemandadoj, emfazas la brita ĵurnalo.
Tiuj malkaŝoj ree malfermas la debaton pri torturo, praktikata de la CIA ekde la 11a de septembro 2001. Raporto de la usona Senato akuzante la CIA, estis publikigita pri tiu temo en decembro 2014.