/image%2F0553642%2F20150616%2Fob_f47a8b_albert2.jpg)
16/06/2015
Albert Woodfox, 68-jaraĝa, devos plu pacienci antaŭ ol reakiri liberecon. Tiu usona prizonulo, malliberigita de antaŭ 43 jaroj en izoliteco, kaj kies liberigo estis decidita lundon, alfrontiĝas apelacion de la prokuroraro, kaj devos resti en malliberejo ĝis nova proceso, decidis la federala apelacia kortumo vendredon.
La detena daŭro de tiu eks-aktivulo de la Black Panthers, radikala movado luktanta kontraŭ rasaj diskriminacioj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Usono, estas rekordo. Li estis metita en izoliteco en 1972 post ribelo en la pundomo Angolo, situanta en la Ŝtato Luiziano, dum kiu blanka provoso estis mortigita. Lia kondamno pro tiu murdo, kiun li ĉiam neis, estis dufoje kasaciita.
/image%2F0553642%2F20150616%2Fob_21a91d_luiziano.png)
80.000 malliberuloj en izoliteco en Usono
Liaj advokatoj priskribas lin kiel « maljunan viron kun ŝanceliĝanta sano ». « Hodiaŭ, ĉiuj atestantoj jam mortis, nova proceso ne plu estos fidinda ». La defendantoj de la homaj rajtoj opinias, ke lia longa deteno ilustras la difektojn de la malliberejoj en Usono, sed respondeculoj de la malliberejo opinias ke li estas « tro danĝera » por eliri el izoliteco. Eĉ Teenie Rogers, vidvino de la provoso, defendis Albert Woodfox, postulante ke Luiziano « ĉesigu konduti same, kiel pruvoj ekzistu ». « La juĝisto jam diris, ke la afero finiĝis. Tio devas ĉesigi, por ni ĉiuj », ŝi aldonis.
Albert Woodfox estas la lasta el la « Angola 3 », kiuj estis metitaj en izoliteco post la morto de la provoso. Alia, Robert King, estis liberigita en 2001. La tri viroj estis ĉiuj, eks-aktivuloj de la Black Panthers.
Deteno en izoliteco, signifas resti sola en streta ĉelo 23 horojn el 24. Tiu situacio koncernas 80.000 malliberulojn en Usono. Esploroj demonstris, ke senigi individuon je vidaj stimuladoj, interagadoj, natura lumo aŭ fizika aktiveco, povas modifi la strukturon de la cerbo en kelkaj tagoj.