Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juin 2015 6 06 /06 /juin /2015 14:54
Ukrainio : kolizioj kaj arestadoj dum Geja Fiero en Kievo

06/06/2015

Dek kvin ultranaciismaj aktivuloj estis arestitaj sabaton en Kievo dum la dua Geja Fiero organizita en Kievo

Dek kvin ultranaciismaj aktivuloj, kiuj provis perturbi « marŝadon por egaleco », al kiu partoprenis aktivuloj pri samseksamaj rajtoj, estis arestitaj ĉi-sabaton 6an de junio en Kievo.

La marŝado komenciĝis ĉirkaŭ la 10a kaj duono sur la bordoj de la rivero Dnepro, sub alta polica protektado. Pro sekurecaj kialoj, la aktivuloj decidis kolektiĝi en loko sufiĉe malproksima de la urbocentro, kaj diskonigita al la partoprenantoj kaj ĵurnalistoj nur sabaton matene.

Eĉ antaŭ la komenciĝo de la manifestacio, dudeko da ultranaciismaj aktivuloj kolektiĝis tute proksime. Kolizioj rapide eksplodis kun la polico, okazigante tri vunditojn, du policistojn kaj unu ultranaciisman aktivulon. Dek kvin el tiuj aktivuloj poste estis arestitaj.

La « marŝado por egaleco » por subteni la rajtojn de la GLAT tamen pluiĝis kaj daŭris dekon da minutoj. La aktivuloj svingis ĉielarkajn flagojn kaj afiŝtabulojn. Unu el ili proklamis : « Mi rajtas esti ĉi tie ».

Ukrainio : kolizioj kaj arestadoj dum Geja Fiero en Kievo

Samseksemo ege stigmatizata

Homofobio estas tre disvastigata en Ukrainio. Punata de la leĝo dum la USSR-epoko, samseksemo estas plu stigmatizata en lando kie ortodoksa Eklezio havas fortan influon.

La unua Geja Fiero en la sendependa Ukrainia historio okazis en 2013, kolektanta preskaŭ cent personojn en Kievo. En 2014, la « marŝado por egaleco » estis nuligita, ĉar la polico rifuzis plenumi sekurecon, asertis la organizantoj.

http://www.lematin.ch/monde/heurts-interpellations-gay-pride-kiev/story/21759286

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }