Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2015 1 29 /06 /juin /2015 13:02
Turkio : La Geja Fiero perforte subpremita en Istanbulo

29/06/2015

La turka kontraŭ-ribela polico perforte subpremis dimanĉon Geja-Fieron, ĵetante plorigajn gasojn kaj uzante akvo-kanonojn por disigi milojn da manifestaciantoj pace kolektiĝintaj en la centro de Istanbulo.

Kiam manifestaciantoj portantaj ĉielarkajn flagojn skandis sloganojn, kiuj denuncis la « faŝismon » de la reĝimo de la islama-konservativa prezidento Recep Tayyip Erdoğan, la polico, multnombre ĉeestanta ĉe la enirejo de la piediranta vojo Istiklal, alsturmis la homamason, uzante laŭ lokoj kaŭĉukajn kuglojn.

Turkio : La Geja Fiero perforte subpremita en Istanbulo

Antaŭ komenco de la marŝado, multaj kontraŭ-ribele vestitaj policistoj, fermis aliron al la placo Taksim, el kio komenciĝas la strato Istiklal, centro de la kontestado kontraŭ la islama-konservativa reĝimo de post somero 2013. De tiam, ĉia kolektiĝo estas malpermesita sur la placo kaj ties ĉirkaŭaĵoj.

Grupo de civiluloj, ŝajne naciistoj kaj islamistoj, kiuj kolektiĝis apud Istiklal en la loko, kie la marŝado estis antaŭvidita, atakis la ĵurnalistojn kiuj raportis pri la evento, negrave vundantaj plurajn el ili, inter kiuj fotiston. La polico ne moviĝis post tiu agreso, laŭ atestantoj kaj ĵurnalistoj. Video-filmistino, estis mistraktita de la polico, dum ŝi filmis perfortan intervenon. Almenaŭ kvin manifestaciantoj estis arestitaj de la polico.

http://www.20minutes.fr/monde/1641403-20150628-turquie-gay-pride-violemment-reprimee-istanbul

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }