/image%2F0553642%2F20150630%2Fob_3759e0_tunizio.jpg)
28/06/2015
Sabaton 27an de junio 2015, pluraj centoj da personoj paŝadis en la stratoj de Susa por kondamni la teroristan atakon okazintan hieraŭ en la "Hotelo Imperial Marhaba", kaj manifesti sian subtenon al la familioj de la viktimoj.
La manifestaciantoj skandis sloganojn esprimantajn sian indignecon fronte al tiu barbara ago, kaj alvokante unuiĝon kontraŭ la terorisma plago. En emociplena etoso, la nacia himno estis kriita plenpulme kaj oni povis vidi skribite sur afiŝtabuloj : « Susa neniam mortos ! », « Mi estas Kantaoui » aŭ « Mi restados ».
/image%2F0553642%2F20150630%2Fob_4b81cb_tunizio.png)
La manifestaciantoj direktiĝis al la hotelo, dramloko, por flamigi kandelojn memore al la 39 viktimoj. « Vere 39 personoj mortis, sed 10 milionoj da aliaj ege suferas pro tiu katastrofo » oni povis aŭdi el la homamaso.
Notindas, ke pluraj politikaj partioj kaj konsistaĵoj el la civitana socio partoprenis tiun manifestacion, certigante sian subtenon al la sekurecaj kaj militistaj institucioj en ilia lukto kontraŭ terorismo.
http://www.businessnews.com.tn/sousse-grande-manifestation-nocturne-contre-le-terrorisme,520,57029,3