Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2015 1 01 /06 /juin /2015 14:32
Sirio : dekoj da civiluloj mortigitaj dum atakoj de la siria reĝimo, laŭ la Siria Observejo pri homaj rajtoj

01/06/2015

La helikopteroj de la siria reĝimo elĵetis sabaton 30an de majo, barelojn da eksplodaĵoj sur la ribelantaj areoj de la provinco Alep, mortigante almenaŭ 71 civilulojn, asertas la "Siria Observejo pri homaj rajtoj" (SOHR). « Temas pri unu el la plej grandaj masakroj plenumitaj de la reĝima aera armeo de post la komenco de la jaro », denuncas siaflanke la "Ĝenerala komisiono de la Siria revolucio" (ĜKSR), reto de aktivistoj, kiuj raportas pri la milito en Sirio de 2011.

La reĝimo ofte uzas barelojn da eksplodoj kiuj jam okazigis centojn da mortintoj en la provinco Alepo de post la komenco de la jaro. La uzado de tiu armilo estas regule denuncata de la NROj kiel armilo, kiu blinde mortigas.

Islama Ŝtato eksplodigas la malliberejon de Palmiro

La reĝimaj fortoj komencis en 2013 elĵetadi kontraŭ Alepo tiujn bombojn plenplenajn de potencaj eksplodaĵoj kaj ferruboj. La urbo estas dividita de 2012 inter Oriento, regata de la ribelantoj, kaj Okcidento, kontrolata de la reĝimo. Sed, en la Alepa provinco, la reĝimo kontrolas nur kelkajn sektorojn, la cetero plu estas mastrita de la ribelantoj kaj IŜ.

Antaŭ dek tagoj, la organizaĵo Islama Ŝtato ekposedis Palmiron, 250 kilometrojn nord-oriente de Damasko. Sabaton, laŭ SOHR, la ĝihadistoj eksplodigis la malliberejon, la plej vastan en Sirio, kiu konsistigis simbolon de la reĝima represio en la 1980aj jaroj. La malliberuloj estis transmetitaj aliloken antaŭ la ekpreno de la urbo.

Sirio : dekoj da civiluloj mortigitaj dum atakoj de la siria reĝimo, laŭ la Siria Observejo pri homaj rajtoj

220 000 mortintoj de post marto 2011

La konflikto en Sirio komenciĝis en marto 2011 kun represio de la pacaj manifestacioj kiuj postulis reformojn. La kontestado poste militariĝis antaŭ ol fariĝi perforta kaj kompleksa milito kun interveno de la ĝihadistoj de Al-Kaida kaj IŜ. Pli ol 220 000 personoj mortis en la milito, kaj pluraj milionoj estis truditaj al fuĝo.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2015/05/30/syrie-des-dizaines-de-civils-tues-dans-des-raids-du-regime-syrien-selon-l-osdh_4644117_3218.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }