/image%2F0553642%2F20150607%2Fob_c4bf39_raif.jpg)
07/06/2015
La sauda Ĉefkortumo konfirmas la kondamnon al 1000 skurĝbatoj kaj dek jaroj da malliberejo de la blogisto Raif Badawi, malgraŭ senprecedenca internacia mobilizado.
La Ĉefkortumo ĵus alprenis senapelacian decidon pri Raif Badawi. Ni memoras ke, komence de februaro, la Ĉefkortumo sendis la dosieron de la sauda blogisto al la punkortumo. Lia edzino, Ensaf Haidar kaj ties proksimuloj esperis novan proceson, nuligon de la puno aŭ procesan haltigon.
/image%2F0553642%2F20150607%2Fob_138425_sauda-arabio.png)
La juĝistoj konfirmas la kondamnon de la juna sauda blogisto al 1000 skurĝbatoj kaj dek jaroj da malliberejo. Kvar jarojn antaŭe, Raif Badawi estis kondamita pro "insultoj kontraŭ islamo", dum li prizorgis debatojn koncerne religiajn kaj politikajn demandojn en sia retpaĝaro.
Malgraŭ senprecedenca internacia mobilizado, la Ĉefkortumo ne kalkulis pri la indulgalvokoj. Saudanoj pridemanditaj « opinias ke ekscesa diskonigado de Raif Badawi incitis la aŭtoritatojn. Tio ŝajne estis kontraŭefika ». Post tri semajnoj okazos ramadano ; kutime la sauda reĝo pardonas al kelkaj malliberuloj. Ĉu tio estas la lasta espero por la juna blogisto ? Kelkaj esperas tion, por li, ties tri infanoj kaj edzino Ensaf.
http://www.rfi.fr/moyen-orient/20150607-arabie-saoudite-blogueur-raif-badawi/