Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2015 1 29 /06 /juin /2015 20:52
Sardio : malriĉa regiono, solidara kun la migrantoj

29/06/2015

Dum nordo de Italio asertas, ke ĝi ne plu disponas pri lokoj por la migrantoj, la plej malriĉuloj de Sardio donacas multegon por tiuj novaj mardamnitoj. Ili tamen revas pri pli prosperaj lokoj.

Meze de stokoj de ŝuoj, t-ĉemizoj, piĵamoj kaj subvestoj por beboj, Susanna Steri rakontas kiel ŝi petis la loĝantojn de Carbonia, urbo je 30000 loĝantoj, en Sardio, ke ili ĉesigu siajn donacojn por la ĉirkaŭ 90 viroj, virinoj kaj infanoj de Siera-Leono kaj Niĝerio, kiuj ĵus albordiĝis.

« Ni disponis pri nur kelkaj horoj por prepariĝi », ŝi rakontis, elvokante ĉi-vendredon 29an de majo, kiam ŝi vidis la italajn marbordajn gardistojn, kunordigi la savadon de pli ol 4200 migrantoj, el kiuj 17 mortis.

La morgaŭon, 900 el la sukuritaj migrantoj albordigis Sardion, inter kiuj 90 estis kondukitaj al pedagoga centro de Carbonia rapide aliformita al akceptejo.

Situanta en la insulo, ne malproksime de la plaĝoj frekventataj de riĉaj turistoj, Carbonia estas unu el la plej malriĉaj urboj de la insulo. Sed la loĝantoj kuraĝe okupiĝas pri la afero.

« Tio estas vere malfacile priskribi kio okazis. La vera malfacilaĵo estis trovi lokon por la bonvoluloj, ne por la migrantoj », memoras Susanna.

La kolapso de la karbo-industrio, sekvata en 2012 de la fermado de la aluminia uzino Alcoa definitive difektis la regionon, kie senlaboreco de la junuloj preskaŭ atingas 75%.

Sed dum regionoj pli-malpli prosperaj kiel Lombardio, Veneto aŭ la malgranda Aosta Valo, rifuzas akcepti novan migranton, la Sardianoj de Carbonia aĉetas por ili, per iliaj lastaj personaj groŝoj, cigaredojn kaj telefonajn kartojn.

Principe, la Ŝtato devas pagi por unu migranto en la akceptejo, po 35 eŭrojn tage, sed laŭ Giulio Cadeddu, pensiulo de la financa polico, nun bonvolulo, la pago ne okazos antaŭ pluraj monatoj, pro burokratio.

« Ĝis tiam, ni faros maksimumon, kaj kiel ni povus fari alie fronte al tiuj mirindaj estaĵoj ? », li eksplikas emociplene antaŭ la rideto de la knabineto Fatima, kiu ĵus festis sian unuan datrevenon.

Sen laboro

La loĝantoj de Carbonia scias pri la defioj de vivo rekomencita aliloke : la urbo esti fondita de Benito Mussolini en 1938 por akcepti la ministojn venintajn de Apulio, Sicilio kaj eĉ de Veneto.

La paroko jam provizas, kun helpo de la municipo, 200 manĝaĵojn tage por la malriĉuloj, kaj la akceptejo por rifuĝintoj organiziĝis kun la pastro, Don Amilcare, por reciproka divido de eventualaj kromaĵoj.

Tre kortuŝitaj pro tiu akcepto, la migrantoj tamen ne planas restadi en Sardio.

Sardio : malriĉa regiono, solidara kun la migrantoj

Akceptema insulo, sed kiu ne provizos laboron

« La homoj ĉi tie estas la plej mirindaj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo », eksplikas Rosalin, 32-jaraĝa, kiu fuĝis ekscesojn de la islamistoj de Boko Haram, kiu eksplodigis ŝian butikon en Niĝerio.

« Mia edzo mortis dum la vojaĝo. Mi gravedas kaj dank’ al Dio ni estas ĉi tie, sed mi devas iri al pli evolua loko », ŝi eksplikas.

Lamin Johnny, 35-jaraĝa, edziĝinta al unu el la fratinoj de Rosalin, jam komprenis ke li neniam trovos laboron en la regiono.

Aliparte, duono el la migrantoj samtempe alvenintaj ĉe la centro, jam foriris por serĉi bonŝancon pli norde, kie, pli multnombraj, ili tamen ne estas bonvenaj.

Sed laŭ Susanna Steri, la migrantoj ne havas kialon por rezigni : « Nur la riĉuloj timas perdi tion, kion ili posedas, la malriĉuloj havas nenion por perdi ».

http://www.rtbf.be/info/monde/detail_la-sardaigne-region-pauvre-soiidaire-avec-les-migrants?id=9018367

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }