16/06/2015
Ĉi-semajnfinon, miloj da Nikaragvanoj denove surstratiĝis, ĉi-foje en Juigalpa, urbo centre de la lando, por kontraŭi la konstruadon de la granda kanalo interoceana. Projekto, kiun la prezidento Daniel Ortega konfidis al la ĉina grupo HKND, kiu pretendas finkonstruadi ĝin antaŭ la jaro 2020. La kosto de tiu kanalo, kiu devas konkurenci la kanalon de Panamo estas taksita je 40 miliardoj da dolaroj.
Dum tiu nacia marŝado, kies slogano estis « Ne al la kanalo, ne al la diktaturo », la manifestaciantoj esprimis rifuzon de tiu faraona projekto, kies konstruado komenciĝis en decembro 2014. Krom defendo de nacia suvereneco per la krio « for la ĉinoj », ili protestis kontraŭ eksproprietigo de teroj de miloj da terkultivistoj kaj detruado de la lago Cacibolca, plej grava rezervejo de nesala akvo en Centra Ameriko.
/image%2F0553642%2F20150616%2Fob_69e6a5_nikaragvo.png)
Ĉar ekologio estas kore de la maltrankvilaĵoj. Studaĵo pri efiko al medio ja okazis. Sed ĝi estis realigita fare de la koncesiisto de la projekto, la ĉina grupo HKND. Kaj tiu raporto ne estis publikigita de la registaro de la prezidento Ortega, jam kritikata pro manko de travidebleco. Ĉiaokaze, tiu kontestata projekto plu estas ege konfuza. Neniu scias, kiu estras tiun ĉinan konsorcion, kiuj estas la investistoj, publikaj aŭ privataj, kaj eĉ, ĉu tiu projekto estas daŭripova. Inverse, la registaro, siaflanke, certas ke tiu kanalo faros de Nikaragvo la plej riĉan landon de Centra Ameriko.
http://www.rfi.fr/ameriques/20150615-nicaragua-habitants-juigalpa-disent-non-canal/