30/06/2015
Pluraj centoj da personoj manifestaciis dimanĉon vespere en Kazablanko kaj Rabato kun la slogano « Surhavi robon ne estas krimo », subtene al du virinoj persekutitaj pro « ofendego al pudoro », post ilia arestado en robo juĝita tro malpezaj.
Tiuj ambaŭ junulinoj, aĝaj je 19 kaj 23 jaroj, estis arestitaj meze de junio, apud Agadir, kaj ilia proceso estas antaŭvidita la 6an de julio, laŭ la "Federacio de la Ligo pri Virinaj Rajtoj" (LDDF), kaj la "Maroka asocio pri homaj rajtoj" (AMDH, sendependa)
Turmentitaj dum ili trairis popularan foiron, ili unue estis helpataj de la polico, antaŭ ol esti kondukitaj al policejo, kie ili devis subskribi konfeson, laŭ samaj informfontoj.
Akuzitaj pri « ofendego al pudoro », ili riskas inter unu monaton kaj du jarojn da malliberejo, laŭ la artiklo 483 de la punkodo.
Ilia sorto ege ŝokis parton el la maroka publika opinio. Post unua kolektiĝo sabaton en Agadir, ĉirkaŭ 500 personoj manifestis sian subtenon al la junulinoj dimanĉon vespere en Kazablanko, la ekonomia ĉefurbo.
« La sekureco en publika areo estas rajto », « Haltigu perforton kontraŭ la virinoj », « Kontraŭ la malprogresema registaro de Benkirane » - nomo de la islama Ĉefministro -, skandis interalie la manifestaciantoj.
Politikaj respondeculoj ĉeestis la homamason, krom membroj de virinaj asocioj kaj NROj.
Alia sid-manifestacio ankaŭ okazis, samtempe, antaŭ la Parlamento en Rabato, alvoke de AMDH.
En la reto, petskribo subtene al ambaŭ virinoj, lanĉita antaŭ unu semajno, akiris siaflanke preskaŭ 18.000 subskribojn.
Tiu kontestado intervenas post serio da polemikoj pri moroj en Maroko, lando je 34 milionoj da loĝantoj proksime de Eŭropo, sed markita per la konservatismo de larĝa parto el la loĝantaro.
La demando pri virinaj rajtoj estas mem objekto de viglaj debatoj ene de la maroka socio. En ilia lukto kontraŭ neegalaĵoj, la aktivuloj pri virinaj rajtoj sin apogas sur la konstitucio de 2011, alprenita en kunteksto de la "Araba printempo", kiu admonas la Ŝtaton labori por egalrajteco.