Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2015 7 28 /06 /juin /2015 15:35
Malajzio : Labourstart kampanjo : Haltigu kontraŭ-sindikatismon en arbarekspluatado

28/06/2015

La arbarekspluatisto, Sabah Forest Industries (SFI), posedata de Ballarpur Industries Limited (BILT), filio de la grupo Avantha, rifuzas agnoski la Regionan sindikaton reprezentantan siajn dungitojn (STIEU). SFI defiis la instrukcion de la Ministerio pri homaj resursoj de Malajzio koncerne la dungitojn, kiuj rajtas sekrete voĉdoni, kaj deponis trian juran kontestadon ĉe la Ĉefkortumo de Sabah la 14an de majo 2015. SFI provis ankaŭ renaski malaperintan sindikaton inspiritan de la firmao mem, asertante ke ĝi agnoskos nur sindikaton internan al la entrepreno. SFI aplikas duoblan normon koncerne la laboristajn rajtojn, permesanta ke la sindikatoj en Barato formiĝu kaj subskribu kolektivajn konvenciojn, sed ne en Malajzio. La sindikato petas de SFI, ke ĝi agnosku por tiuj laboristoj, la rajton formadi sindikaton laŭvole, konforme kun la Konvencio 87 de IOL kaj entekstigita kiel deviga postulo en la sistemoj de arbarekspluata permesilo, kaj la efikecaj normoj de la Internacio Financa-Korporacio (IFK), kiu finance subtenas SFI.

Retmesaĝo :

Mi konsterniĝas legi, ke SFI rifuzas permeson por la laboristoj, formadi laŭvole sindikaton en Malajzio. Mi bedaŭras la duoblan normon de SFI, agnoskante sindikatismon en Barato sed ne en Malajzio. Mi urĝe petas de SFI, ke ĝi agnosku la sindikaton STIEU konforme kun la normoj de IOL, aparte la konvencio 87 pri rajto al formado de sindikato sen entrudo de la estraro, kaj entekstigita kiel deviga kondiĉo en la sistemojn de arbarekspluata permesilo kaj la efikecajn normojn de Internacio Financa-Korporacio (IFK), kiu finance subtenas SFI.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2774

Malajzio : Labourstart kampanjo : Haltigu kontraŭ-sindikatismon en arbarekspluatado

Partnerece kun Internacio de Konstruado kaj Ligno (IKL), tutmonda sindikata federacio kunigante la liberajn kaj demokratiajn sindikatojn en la industrioj de arbaro, ligno, konstruado, konstrumaterialoj, kaj similajn sektorojn. IKL federas 326 sindikatojn reprezentantajn 12 milionojn da membroj en 130 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }