Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2015 2 02 /06 /juin /2015 20:00
La NROj mencias multajn rebatojn kontraŭ la laboristoj kiuj strikis en 2015 - AFP/Tang Chhin Sothy
La NROj mencias multajn rebatojn kontraŭ la laboristoj kiuj strikis en 2015 - AFP/Tang Chhin Sothy

02/06/2015

En la periodo januaro-marto, la "kamboĝa asocio de teksaĵaj manufakturoj" (KATM) anoncas ke ĝi nombris 40 gravajn strikojn, t.e 74% pli ol pasintjare. Movadoj kies kreskanta amplekso ne estas sen rilato kun pli kaj pli perforta represio.

La lokaj observantoj opinias ke la multobligadon de sociaj movadoj kaŭzis la polico, akuzataj pri mortpafo de almenaŭ kvin manifestaciantoj la 3an de januaro, kadre de manifestacioj subtene al naciaj strikoj okazintaj en la manufakturoj.

Manifestacioj kiuj okazis nelonge antaŭ la publikigo de raporto de la NRO Human Right Watch akuzanta la lokajn industriistojn pri truditaj kromhoroj, maldungo pro gravediĝo, kontraŭ-sindikata turmentado… kaj ĝenerale, denuncanta la perforton kontraŭ virinoj, kiuj reprezentas 90% el la teksaĵa laboristaro.

Kamboĝo : la nombro de strikoj kreskis je 74% en la unua jarkvarono

De la 1a de januaro, la minimuma salajro de la teksaĵlaboristoj en Kamboĝo kreskis je 18% por atingi 128 dolarojn.

La "Internacia Organizaĵo de Laboro" (IOL) petas nun de la kontraktantoj, ke ili partoprenu al tiu salajra altiĝo.

Kamboĝo realigis 5,7 miliardojn da dolaroj en eksportadoj de vestaĵoj en 2014. La sektoro enhavas 1200 uzinojn kaj dungadas 700.000 personojn.

http://fr.fashionmag.com/news/-Cambodge-les-greves-en-hausse-de-74-au-1er-trimestre,535984.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }