Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2015 1 15 /06 /juin /2015 15:02

15/06/2015

Ekde ĵaŭdo, preskaŭ 200 migrantoj estas blokataj fare de francaj policistoj ĉe la franca-itala landlimo. Ili pace manifestaciis en Ventimiglio, kaj komencis malsatstrikon. Kiam la italaj policistoj provis disigi ilin, ili rifuĝis sur la rokoj, minacante ĵetiĝi en Mediteraneon. La situacio estas konfuza kaj tiklega.

Ekde ĵaŭdo, ĉe la landlimo franca-itala sed ankaŭ en la urbo Vintimiglio, centoj da afrikaj migrantoj, devenintaj ĉefe de Eritreo kaj Gvineo estas blokataj. Sed ĉi-foje, tiuj migrantoj manifestacias tute videble, ne moviĝas, kaj petas transpasi Francien. Francio rifuzas, kaj la Italoj devas do fronti tiujn kaŝmigrantojn, inter kiuj kelkaj rifuĝis sur marbordaj rokoj. La situacio konfuziĝas kaj laŭ "Tutmondaj Kuracistoj", ĉeestantaj surloke, la sanitara situacio postulas urĝecon.

La francaj aŭtoritatoj rifuzas malfermi transpason al la migrantoj

Precipe atendas la Eritreanoj, sur la placo de la stacidomo de Vintimiglio, sed ankaŭ en pluraj lokoj de la urbo, parkoj kaj ĝardenoj. Kelkaj aliaj kompreneble ĉe la landlimo, ĉe marbordo, kaj eĉ sur la rokoj.

Junaj afrikanoj atendas la rajton transpasi Francien por atingi Parizon, Brition, aŭ aliaj Germanion. Sed la respondo de la francaj aŭtoritatoj ne ŝanĝiĝas: «Vi ne transpasos». Ili do atendas, sidantaj sur marŝoj aŭ benkoj, kun ĉepiede, ĉiuj iliaj vestaĵoj en plasta sako. Ili atendas en kondiĉoj, kiuj komencas fariĝi aĉaj: en la stacidomo de Vintimiglio, la infanoj kaj ties patrinoj eĉ dormis surplanke ĉi-nokte, kaj manko de nutraĵoj sentiĝas. La itala Ruĝa Kruco faras tion, kio ĝi povas. Ĝi esperas organizi kolekton komence de ĉi-semajne.

« Humanitara urĝeco »

Laŭ Philippe De Botton, el "Tutmondaj Kuracistoj", la migrantoj « estas en humanitaraj kondiĉoj katastrofaj : nek nutraĵoj, nek akvo, nek ebleco lavi sin. Estas do vere humanitara urĝeco kaj Francio havas egan respondecon ĉar ĝi ne plenumas sian gastigan rolon (..) Eŭropo malŝarĝiĝas sur Italion, sed la problemo restas plena, ĉar Francio same blokas la migrantojn en Parizo kaj Kalezo >».

http://www.franceinfo.fr/actu/monde/article/200-migrants-bloques-vintimille-entre-italie-et-france-692420

Dimanĉon vespere, dum la migrantoj manifestaciis por akiri rajton al moviĝo, dekduo da francaj ekstremdekstraj aktivuloj de la grupo "Identeca Generacio" alvenis en Vintimiglio kaj malvolvis flagrubandon, sur kio ili skribis anglalingve « Vi tute ne instaliĝos en Eŭropo ! »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }