04/06/2015
Ekspozicio pri armiloj ĵus malfermiĝis en Tel-Avivo, por tri tagoj. Israelaj sed ankaŭ eksterlandaj entreprenoj eksponas siajn lastajn eltrovojn al vizitantoj venintaj de pluraj landoj. Aktivuloj pri homaj rajtoj kaptas la okazon por denunci la vendojn de armiloj al militantaj landoj en Afriko.
Tio estas silenta manifestacio antaŭ la ekspozicio pri armiloj en Tel-Avivo. Kelkaj aktivuloj svingas flagrubandon « Israelo, ĉesigu vendon de armiloj al Sud-Sudano ». Eitay Mack estas advokato, specialisto pri homaj rajtoj.
« Ni venis hodiaŭ por protesti kontraŭ la vendoj de armiloj al Sud-Sudano, kie interna milito daŭras de unu jaro kaj duono. Eŭropa Unio aplikas embargon pri armiloj al Sud-Sudano, Usono interrompis sian militistan helpon. Mi opinias ke Israelo devus fari la samon. »
La israelaj aŭtoritatoj restas tre diskretaj pri la nomoj de landoj, al kiuj ili eksportas armilojn, sed oni scias ke la vendoj al Afriko ĝenerale, ege kreskis pasintan jaron. Maayan Dak, aktivistoj pri paco, indigniĝas.
« kvankam la israelaj eksportadoj de armiloj ĝenerale malkreskis pasintjare, ili kreskis je 40% al Afriko ! Tio estas ega, kaj mi opinias ke tempo alvenis priparoli tion. »
La debato iom ekaperas en Israelo. Maldesktra deputito ĵus petis de la ministro pri Defendo ĉesigi la vendojn de armiloj al Sud-Sudano, timante militkrimojn.