Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juin 2015 7 14 /06 /juin /2015 15:44
Irano : Atena Farghadani, irana artistino, kondamnita al 12 jaroj da malliberejo

14/06/2015

La 28an de majo 2015, la irana artistino Atena Farghadani, malliberigita post ekspozicio de siaj kontestataj verkoj en Teherano, kaj kritikoj kontraŭ la puna administracio de sia lando, estis kondamnita al 12 jaroj da malliberejo.

La artistino, 28-jaraĝa estis arestita la 23an de aŭgusto. Dediĉe al la viktimoj de la post-balota represio, ŝi prezentis la Parlamentajn leĝfarantojn kiel simiojn, kaprinojn, bovinojn kaj aliajn bestojn. Tiuj verkoj estis kreitaj reage al la volo de mulaoj, kvalifiki memvolajn kontraŭkoncipon kaj steriligadon, kiel delikton.

Post malsatstriko, ŝi estis liberigita, sed denove arestita en januaro 2015 pro video, kiu denuncis la detenkondiĉojn de la virinoj. Ŝia proceso, komencita la 19an de majo 2015, konkludis per kondamno al 12 jaroj kaj naŭ monatoj da malliberejo. – puno pli grava ol la maksimumo antaŭvidita de la leĝo koncerne la riproĉitajn faktojn – pro akuzoj kiel « diskonigo de propagando kontraŭ la reĝimo », « insulto al membroj de la Parlamento », « ofendego al la Ĉefgvidanto » kaj « kolektiĝo kaj koluzio en la celo malutili al la Ŝtata sekureco ».

Irano : Atena Farghadani, irana artistino, kondamnita al 12 jaroj da malliberejo

Dum ŝiaj advokatoj intencas apelacii, "Internacia Amnestio", kiu konsideras la artistinon kiel malliberulinon pro opinio, severe kritikis la rapidan proceson kaj ties motivojn. Hassiba Hadj Sahraoui, kun-direktorino de "Internacia Amnestio" en Mezoriento kaj Magrebo, deklaris : « Precipe pro siaj desegnaĵoj, Atena Farghadani esti kondamnita al puno, kiu per si mem, karikaturas la justicon. Neniu devus estis malliberigita pro sia arto, aŭ sia pacisma aktiveco. »

Naskiĝinta en 1986, Atena Farghadani studadis artojn ĉe la universitato Al-Zahra en Teherano. Ŝi nun estas konata en la tuta mondo pro sia batalanta arto.

http://fr.artmediaagency.com/116177/lartiste-iranienne-atena-farghadani-iranienne-condamnee-a-12-ans-de-prison/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }