Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2015 7 07 /06 /juin /2015 13:38
Honduro : la loĝantaro koleras kontraŭ la registaro

07/06/2015

Ĉirkaŭ 8000 manifestaciantoj marŝadis vendredon 8an de junio sur la stratoj de Tegucigalpo, ĉefurbo de Honduro, postulante demision de la prezidento, Juan Orlando Hernandez. REUTERS/Jorge Cabrera

Honduro ne nur suferas pri nesekureco kaj perforto, sed ankaŭ pri gravaj kazoj de koruptado. De pluraj semajnoj, la prezidento Juan Orlando Hernandez alfrontas veran popularan koleron. Lia partio ŝajne ricevis kolosajn sumojn, deturnitajn el Socia sekureco, por financi sian balotan kampanjon en 2013.

Miloj da personoj surstratiĝis en Tegucigalpo vendredon 5an de junio. Hunduranoj koleras de post la malkaŝoj de financado de la kampanjo, kiu kondukis ĉe potenco, sian nunan prezidenton, Juan Orlando Hernandez.

La hondura opozicio akuzas lin pri ricevo de 90 milionoj da dolaroj deturnitaj el la Socia sekureco. En lando kie ses loĝantoj en dek vivas malsupre de la malriĉeca sojlo, tio estas la lasta akvoguto, kiu superfluigas la vazon, opinias Juan Ferrera Lopez, eks-kunordiganto de la "Nacia Konsilio kontraŭ koruptado". « La amasa mobilizado de la loĝantaro koincidas kun la eksterordinaraj sumoj deturnitaj ».

Honduro : la loĝantaro koleras kontraŭ la registaro

Ĉar ĉi tie, la homoj pensas samtempe pri ĉiuj, kiuj mortis pro manko de medicina helpo aŭ medikamentoj en la publikaj sanservoj, eksplikas Juan Ferrera Lopez. La popolo estas ege indignitaj kaj manifestacias kontraŭ la fraŭdaj aranĝoj en la registaro. « La rifuzo estas plena, eĉ se ĝi devintus manifestiĝi pli frue ».

La prezidento Hernandez agnoskis la deturnon de mono profite al sia partio, sed asertas ke li nenion sciis. Li rifuzas cedi al la surstrata movado, kiu petas lian demision.

http://www.rfi.fr/ameriques/20150606-honduras-population-manifestation-juan-orlando-hernandez-corruption/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }