
13/06/2015
La maldekstra aktivulino Ada Colau (Kolaŭ), ĉeflistano proksime de la indignula movado kaj Podemos, estas investita ĉi-sabaton kiel urbestrino de Barcelono kun la voĉoj de sendependistoj kaj socialistoj, kiuj ebligos al ŝi akiri absolutan plimulton, anoncis vendredon iliaj partioj.
Unu el la instigintoj de la indignula movado, Ada Colau teorie certis fariĝi urbestrino, ĉar ŝi atingis la unuan vicon en la municipaj balotadoj la 24an de majo. Ŝia listo, subtenita de la kontraŭ-liberalisma organizaĵo Podemos, akiris 11 elektitojn el 41, kontraŭ 10 por la listo de Xavier Trias, konservativa eks-urbestro. Ŝi estos subtenita de ERC, maldekstra partio sendependisma kaj respublikisma, kiu disponas pri 5 elektitoj, kaj socialistoj (kvar elektitoj)
Viglega plano kontraŭ la neegalaĵoj en Barcelono
Tiu aktivulino kontraŭ hejmelpeladoj, 41-jaraĝaj fariĝos tiel la unua virino ĉekape de Barcelono, 1,6 miliono da loĝantoj.
« Ni voĉdonis favore al Ada Colau pro respondeca sento, ĉar ni kredas en unuiĝo de personoj engaĝintaj en socian justecon, progreson kaj bonstaton », anoncis vendredon Alfred Bosch, gvidanto de ERC en la urbo.
Vendredon vespere, eĉ la konsilio de la socialisma partio en Barcelono decidis la samon, laŭ ties kandidato Jaume Colboni. Ankaŭ elektito de la malgranda partio kontraŭ-liberala CUP engaĝiĝis en subtenado. Same kiel en Madrido, la dekstruloj provis konvinki la socialistojn formi aliancon kontraŭ la indignula kandidato, akuzata je minaco kontraŭ establita ordo, por eviti ke Barcelono fariĝu « ĉefurbo de la kontraŭ-sistemaj uloj ». Ila provo ne efikis.
Ada Colau fakte intencas efektivigi viglegan planon kontraŭ la neegalaĵoj en Barcelono, antaŭvidante haltigi la hejmelpeladojn, malaltigi la energiajn prezojn kaj starigi minimuman mongajnon je 600 eŭroj.
http://www.20minutes.fr/monde/1630439-20150612-indignee-ada-colau-investie-maire-barcelone-majorite