Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2015 5 19 /06 /juin /2015 08:34
La grekaj infanoj estas inter la plej tuŝataj de malriĉeco laŭ Unicef. Ĉi tie, infano vicumas por havigi al si nutraĵon en ortodoksa preĝejo. © REUTERS/Yiorgos Karahalis
La grekaj infanoj estas inter la plej tuŝataj de malriĉeco laŭ Unicef. Ĉi tie, infano vicumas por havigi al si nutraĵon en ortodoksa preĝejo. © REUTERS/Yiorgos Karahalis

19/06/2015

La « komisiono por vero pri la publika ŝuldo » asertas ke repago de la konsentitaj pruntoj estas neeltenebla, kaj malobservas la fundamentajn rajtojn, kiujn Grekio engaĝiĝis respekti. La preparaj konkludoj de la "komisiono pri kontrolo", prezentitaj al la greka registaro merkredon matene, krome atestas ke la kreditoroj ja sciis, ke la rigorecaj aranĝoj truditaj al la landoj, estigos sociajn damaĝojn, ne solvante la ekonomian situacion.

Pro tio, la ekspertoj petas de la greka registaro, ke ĝi interrompu la repagon de sia ŝuldo, argumentante ke la fundamentaj rajtoj superas la rajtojn de la kreditoroj.

Redaktita post peto de la greka Parlamento, fare de trideko da internaciaj ekspertoj, la centpaĝa raporto rememoras en dek ĉapitroj la originon de la greka publika ŝuldo, taksita je 270 miliardoj da eŭroj, ties evoluadon inter 2010 kaj 2015, la efikojn de la « savplanoj » kontraŭ homaj rajtoj, kaj la jurajn aferojn kiuj malrespektas ilin.

La "komisiono pri kontrolo" konkludas, ke la greka ŝuldo, estas hodiaŭ neeltenebla, ĉar ĝi ne povas esti plenumita de la greka Ŝtato, sen kompromiti la internaciajn engaĝiĝojn rilate al la fundamentaj rajtoj, kiel rajtoj al edukado, akvo, aŭ sanzorgoj.

La prepara raporto demonstras aliparte, ke la kreditoroj de Grekio, tute sciis ke la kondiĉoj kunligitaj al siaj pruntoj, kaŭzos katastrofajn ŝanĝiĝojn en la socio, kondukante al humanitara krizo. « Internaj dokumentoj de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) konstatis ekde 2010, eĉ antaŭ efektivigo de la rigorecaj planoj, ke la alĝustigaj programoj kaj la pruntoj pligravigos la situacion de la lando, ke la kvociento ŝuldo/MEP kreskos, kaj ke la programo havos egan socian koston », asertis merkredon la belgo Renaud Vivien, membro de tiu "komisiono de kontrolo", kiel ĝenerala kun-sekretario de la Komitato por nuligo de la ŝuldo de la tria mondo.

Grekio : la ŝuldo estas maljusta, kontraŭleĝa kaj prezentas abomenindan karakteron

La fundamentaj rajtoj superas la rajtojn de la kreditoroj

La raporto konkludas, ke Grekio ne devas pagi sian ŝuldon, ĉar tiu ĉi estas nejusta, kontraŭleĝa kaj prezentas abomenindan karakteron. Pro tio, pluraj juraj argumentoj ebligas la landon interrompi la repagon de siaj pruntoj.

« Tute ne temas pri morala juĝo, sed estas klare ke jurflanke, la fundamentaj rajtoj superas la rajtojn de la kreditoroj », resumas S° Vivien. « Ni esperas, ke tio estos utiligita por adopti unuflankajn agadojn por interrompo de la ŝuldo, kaj agado favore al ties nuligo ».

http://www.sudinfo.be/1312476/article/2015-06-17/la-dette-grecque-est-illegitime-illegale-et-presente-un-caractere-odieux-sel-u

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }