Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2015 1 08 /06 /juin /2015 18:26
Esploristoj ĵus klarigis, la 2an de junio 2015, la misteron de birdo aĝa je 115 milionoj da jaroj, tridimensie fosiligita kun siaj plumoj, malkovrita en 2011 en Brazilo. http://www.livescience.com/
Esploristoj ĵus klarigis, la 2an de junio 2015, la misteron de birdo aĝa je 115 milionoj da jaroj, tridimensie fosiligita kun siaj plumoj, malkovrita en 2011 en Brazilo. http://www.livescience.com/

08/06/2015

Grandaj okuloj, du longaj plumoj kiel kvazaŭa vosto, beko kun dentoj, la birdo grandas kiel kolibro. Jen al kio similas la nova malkovro de brazilaj esploristoj, kiuj trovis la fosilion de birdo, aĝa je 115 milionoj da jaroj. La rezultoj de iliaj laboroj, publikigitaj en la revuo Nature communications modifas la morfologiajn konojn de tiu mirinda birdo kaj ties medio.

Birdo inter la plej praaj specimenoj iam malkovritaj

« Ĝi apartenas al grupo de birdoj de Mezozoiko (minus 251 milionoj ĝis minus 65,5 milionoj da jaroj) nomita Enantiornitoj (ĝis nun, malnovaj samgrupaj flugilhavaj vertebruloj estis trovitaj en Norda Ĉinio) kaj ĝi estas la plej malnova, trovita en la prakontinento Gondvano » precizigis Ismar Carvalho, esploristo en geologio fako ĉe Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj kunaŭtoro de la studaĵo.

Malkovrita en 2011 en la mino de Nova Olinda nord-oriente de Brazilo, la fosilio ankaŭ estas la unua tridimensie konservita. « Eĉ la plumoj estis tridimensie konservitaj », precizigas la esploristo.

Analizante la fosiliojn de la elipsoformaj plumoj de la vosto de la besto, la brazilaj kaj argentinaj esploristoj evidentigis vicon de rondoformaj makuloj. Restaĵoj de koloraj ornamaĵoj, laŭ ili. Krome, la studaĵo ankaŭ liveras informojn pri la aranĝo de ĝiaj plumoj kaj konsekvence de ties rolo.

Gondvano : esploristoj klarigas la misteron de birda fosilio

La birdo priloĝis la plej grandan kontinenton de la mondo

Laŭ la esploristoj, la plumoj de la vosto de la besto ne sufiĉe estas aerdinamikaj por uzado en flugo aŭ ekvilibro. Laŭ ili, iliaj plumoj prefere utilis en sekselmontro, en rekono de la specio aŭ vidkomunikado.

La aŭtoroj de la studaĵo konkludas ke la birdo, kiu havas kurban dorson, kaj kies vosto similas sagetojn, ankaŭ priloĝis Gondvanon, « super-kontinento » kiu grupigis Latin-Amerikon, Afrikon, Antarkton, Aŭstralion, araban duoninsulon kaj la baratan sub-kontinenton ĝis disiĝo en plurajn kontinentojn, dum Ĵurasio, antaŭ ĉirkaŭ 160 milionoj da jaroj.

http://www.20minutes.fr/sciences/1622727-20150603-video-chercheurs-percent-mystere-fossile-oiseau

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }