/image%2F0553642%2F20150605%2Fob_d7cd92_munkeno.jpg)
05/06/2015
Dekoj da miloj da manifestaciantoj kolektiĝis ĵaŭdon en Munkeno, ĉefurbo de Bavario, Germanio, por protesti kontraŭ la pintkunveno de la G7, kiu okazos la 7an kaj 8an de junio.
La ĉefa manifestacio komenciĝis ĉirkaŭ la 14a horo (12 h 00 GMT) en Munkeno. La manifestaciantoj defiladis tra la urbo kaj ilia lasta kunveno okazis ĉirkaŭ la 17an horon (15 h 00 GMT).
Politikuloj, medidefendantoj kaj NROj defiladis malantaŭ flagrubandoj, sur kiuj sekvantaj sloganoj estis skribitaj : « Ne al TTKI, Savu la klimaton, Batalu kontraŭ malriĉeco ». TTKI estas mallongigo de Transatlantika traktato pri komerco kaj investado, kiun eŭropaj kaj usonaj traktantoj preparas.
/image%2F0553642%2F20150605%2Fob_38f4a1_g7countries.png)
Germanio plenumas nun la prezidantecon de la Grupo de la Sep (G7), kies estroj kunvenos la 7an kaj 8an de junio en la Elmau kastelo, en Bavario, sude de Germanio. La G7 arigas sep industriajn landojn : Germanio, Kanado, Usono, Francio, Italio, Japanio kaj Unuiĝinta Reĝlando.
http://french.peopledaily.com.cn/International/n/2015/0605/c31356-8902702.html