Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2015 4 11 /06 /juin /2015 20:43
De 2008 ĝis 2012, 440.000 pliaj infanoj falis kun sia familio en malriĉecon, indikas Unicef en sia raporto publikigita mardon 9an de junio 2015. (XAVIER RICHER / PHOTONONSTOP / AFP)
De 2008 ĝis 2012, 440.000 pliaj infanoj falis kun sia familio en malriĉecon, indikas Unicef en sia raporto publikigita mardon 9an de junio 2015. (XAVIER RICHER / PHOTONONSTOP / AFP)

11/06/2015

Laŭ la prezidanto de la franca branĉo de la organizaĵo, « urĝas agadi je pli efika maniero por ĉiu infano ». En raporto publikigita mardon 9an de junio, Unicef alarmas pri malriĉeco, kiu atingas pli kaj pli da infanoj en Francio. Tri milionoj el ili, t.e unu el kvin, vivas sub malriĉeca sojlo, dum 31.000 estas senhejmaj, inter 8.000 kaj 10.000 loĝas en ladurboj, kaj 140.000 forlasas lernejon ĉiujare, precizigas la enketo.

De 2008 ĝis 2012, 440.000 pliaj infanoj falis kun sia familio en malriĉecon, kun « katastrofe nesufiĉa » konsidero pri la kriza efiko, laŭ tiu analizo de Unicef-Francio koncerne junulojn malpli ol 18-jaraĝaj, nomita « Ĉiu infano gravas. Ĉie, ĉiam » kaj transsendita al la ekspertoj de la "Komitato pri infanaj rajtoj", institucio de UN. Multaj el ili « kumulas neegalaĵojn kun katastrofaj konsekvencoj por sia estonteco kaj estonteco de la socio ».

Francio : unu infano el kvin vivas sub la malriĉeca sojlo

« Ni povus pli bone fari per la samaj rimedoj »

La teksto insistas aparte pri « la netolerebla situacio de la migrantaj infanoj, ne akompanataj kaj/aŭ vivantaj en ladurboj », kiuj atingas la nombron de 8.000 ĝis 10.000. Senigitaj je fundamentaj rajtoj, viktimoj de diskriminacioj, tiuj izolitaj fremdaj neplenaĝuloj « estas inter la plej vundeblaj ». Tio kondukas al « indignaj situacioj », kiel sklavigo de homoj, alarmas Michèle Barzach, prezidanto de la franca branĉo de Unicef.

Inter aliaj temoj kaŭzantaj « gravan maltrankvilon kaj elreviĝon », la puna justico pri neplenaĝuloj estas menciita, kaj ankaŭ la franca eduksistemo, kiu « intensigas neegalaĵojn ». La organizaĵo elvokas ankaŭ teritoriajn malunuecojn « pli kaj pli evidentajn, kaj aparte gravegajn en transmaraj teritorioj ».

« Ĝenerala strategio por infaneco ne ekzistas » en Francio, bedaŭras Michèle Barzach. « Nek vera publika politiko pri infaneco kaj adolesko solida kaj strukturita, nek serioza mekanismo pri zorgo kaj evaluado ekzistas ». « Ni povus pli bone fari per la samaj rimedoj », konkludas la prezidento de "Unicef-Francio".

http://www.francetvinfo.fr/societe/un-enfant-sur-cinq-vit-sous-le-seuil-de-pauvrete-en-france_943095.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }