09/06/2015
Unu semajnon post evakuado de la tendaro instalita sub la aermetroo de La Chapelle, la polico efektivigis denove serion da arestadoj ĉe la Halle Pajol. Pli ol 80 migrantoj estis arestitaj, inter kiuj plejparte rifuĝis ĉi tie post la malmuntado de ilia unua tendaro, mardon 2an de junio.
Kolizioj ĉe "La Chapelle"
Preskaŭ 350 rifuĝintoj instaliĝis "Bulvardo la Chapelle", en la 18a distrikto de Parizo. Amasigitaj sub la aermetroo kaj vivantaj en indignaj kondiĉoj, tiuj migrantoj, ĉefe sudananoj, eritreanoj kaj etiopianoj, provis vivteni sin atendante esperitan regularigon. La atendo ĉesis mardon 2an de junio, kiam la polico ricevis ordonon malmuntadi ilian improvizitan tendaron.
Tiam, tiu kontestita operaco instigis kelkajn el tiuj migrantoj al moviĝo, por instaliĝi pli malproksime en pli bonaj kondiĉoj, sur la placo "Halle Pajol". Ĉi tie, la rifuĝintoj ricevis helpon de asocioj, kiuj liveris al ili nutraĵojn kaj vestaĵojn.
« Solidareco kun la rifuĝintoj »
Dum kelkaj el ili aktivadis kontraŭ la manieron pri kiu la polico traktis malsatstrikon, policistoj intervenis duan fojon lundon 8an de junio por evakuadi ilin el ilia nova tendaro.
Tute ne pacemaj, tiuj novaj arestadoj, 86 laŭ la malkaŝitaj informoj, estis efektivigitaj sub protestaj sloganoj kaj mesaĝoj de loĝantoj kaj aktivuloj ĉeestantaj surloke. « Solidareco kun la rifuĝintoj » direktiĝis de amasmoviĝo al la taskitaj CRS, kiuj rebatis per plorigaj gasoj.
Pli ol la polico, precipe la registaron kaj ties decidojn estis celitaj de la civitanoj. Tiu ĉi fakte anoncis kelkajn tagojn antaŭe, ke tiuj migrantoj estis evakuitaj pro « humanitaraj kialoj ». Pli bela ambicio ol la rimedoj uzitaj por efektivigi ĝin.
http://www.mensquare.com/actu/1036790-paris-evacuation-violente-migrants-la-chapelle