/image%2F0553642%2F20150603%2Fob_f7b008_chinio.jpg)
03/06/2015
De la komenco de 2015, la represio kontraŭ la defendantoj de laborrajtoj en Kontinenta Ĉinio kreskis kun eskalado de diversaj aranĝoj : truditaj elpeladoj de la NROj el siaj oficejoj ĝis sistema uzado de perforto kontraŭ la reprezentantoj de la laboristoj. La polico atakis almenaŭ tri sindikatajn kunvenojn, eniris neatendite en la ĉambrojn, frapis kaj vundis la organizantojn kaj la ĉeestantajn laboristojn, malliberigis la respondeculojn de 1 ĝis 20 tagoj sub akuzoj de « sabotado de la produktado kaj ekspluatado ». Kazoj de sindikatanoj nepravigite malliberigitaj aŭ kriminaligitaj estas multegaj.
Laŭ la kunliga oficejo de la internacia sindikata movado en Hongkongo, almenaŭ 7 sindikataj aktivuloj plu restas en malliberejo, inter kiuj, tiuj kondamnitaj al ĝismorta aŭ longtempa malliberejo pro sia supozita impliko en provoj organizi la laboristojn en 1989. Aliparte, leĝprojekto celanta enkadrigi la administradon kaj rajton de la eksterlandaj NROj, reviziante la leĝojn pri nacia sekureco, estos ekzamenita de la konstanta Komitato de la nacia populara Asembleo en 2015. La celo de tiu inciato estas malhelpi la defendantojn de laboristaj rajtoj de la kontinento, konstruadi retojn, kaj ricevi fremdan subtenon.
/image%2F0553642%2F20150603%2Fob_aa45e1_chinio.png)
Retmesaĝo :
Mi admonas la ĉinan registaron al :
1. Liberigi ĉiujn sindikatajn aktivulojn malliberigitajn kaj ĉiujn personojn arestitajn, ĉar ili defendis la laboristajn rajtojn.
2. Haltigi la perfortajn arestadojn kaj la sisteman represion kontraŭ la reprezentantoj de la laboristoj kiuj luktas por siaj rajtoj.
3. Subskribi la konvenciojn 87 kaj 98 de IOL, kiuj garantias la rajton organizi sindikatojn, kaj rajton al kolektivaj intertraktadoj.
4. Aboli la restriktajn aranĝojn truditajn al la NROj de la kontinento, kaj protekti la rajtojn de civitanoj al libera asocio.
/image%2F0553642%2F20150603%2Fob_affa46_hkctulogo.jpg)
Partnerece kun la Sindikata Konfederacio de Kongkongo ; fondita en julio 1990, ĝi konsistas el pli ol 90 aniĝintaj organizaĵoj kolektantaj pli ol 190.000 membrojn. Ĝi estas tute sendependa de ĉia reĝimo, politika partio aŭ konsorcio.
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2750