17/06/2015
Pluraj lokoj de la lando spertas revigliĝon de interetna streĉo. La miksetna kvartalo Orlandovco, en la ĉefurbo, vivas de ĉi-semajnfino en sieĝostato.
De kelkaj tagoj, la etna streĉo kreskis je pluraj gradoj en Bulgario, lando tamen konata pro sia modelo de kunvivado inter malsamaj konfesioj. La kaŭzo : banala disputo ĉi-semajnfinon inter junuloj en la miksetna kvartalo Orlandovco en Sofio, kiu rapide degeneris al batalo inter Romaoj kaj etnaj bulgaroj.
La 16an de junio, post impresa deplojado de policistoj en la kvartalo, malfortika trankvilo regis en Orlandovco. « Trankvilo antaŭ tempesto », laŭ la bulgara gazetaro, sufiĉe maltrankvila koncerne estontecon. « La streĉo en la romaa geto Orlandovco riskas plivastiĝi », skribas frontpaĝe la ĵurnalo СЕГА.
Aliaj lokoj en la lando, kiel Gurmen (okcidente de la lando) aŭ kelkaj kvartaloj de Plovdiv (en la sudo), travivas saman problemon de kunvivado inter loĝantoj de getoj kaj la cetero de la loĝantaro, memorigas unuapaĝe la ĵurnalo Trud.
Pli ol tridek personoj estis arestitaj de la polico, inter kiuj multaj ekstremistoj, konataj pro sia perforta sinteno dum futbalmatĉo. La reprezentantoj de naciismaj partioj tuj profitis la okazon, kuniĝante kun la manifestaciantoj. « Ni vidas sub niaj okuloj la kolapson de la bulgara etna modelo, kiu faris de nia lando pacan havenon en Balkanoj », skribas la ĵurnalo Standart.
Koncerne la kaŭzon de tiu subita krizo, la bulgaraj komentistoj malsamopinias : dum kelkaj parolas pri « trejnado » antaŭ la baldaŭaj lokaj balotoj, aliaj denuncas la malzorgon de la registaro, kiu lasis kreski tiujn senleĝajn areojn priloĝatajn de eksigitoj, fariĝintaj romaaj getoj.
http://www.courrierinternational.com/article/bulgarie-flambees-de-violences-autour-des-ghettos-roms