Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juin 2015 7 21 /06 /juin /2015 13:41
Britio : pluraj miloj da personoj defiladas kontraŭ rigoreco en Londono

21/06/2015

Vastega homamaso kolektiĝis ĉi-sabaton en la centro de Londono por denunci la ruinigon kaŭzitan de la rigoreca politiko de la brita registaro. La manifestaciantoj pace defiladis inter la Brita banko, kore de la City, kaj la Parlamento de Westminster.

« Rigoreco mortigas », « Stop detranĉaĵojn en la publikaj elspezoj », « For la Tories », estis legeble sur la flagrubandoj. Temis pri la plej grava kolektiĝo de post la reelekto de David Cameron ĉe la 10 Downing Street.

« La registaro ŝajnas tre interesata, preskaŭ obsedata, de la profito kiun ĝi akiras el la reduktado de la monkompenso pro senlaboreco », emfazas manifestaciantino.

« La homoj venis ĉi tien el la tuta lando. Ili estas tie por esprimi sian koleron. Ili ne plu eltenas rigorecon, buĝetajn detranĉaĵojn kaj privatigojn », eksplikas viro.

Britio : pluraj miloj da personoj defiladas kontraŭ rigoreco en Londono

Laŭ la manifestaciantoj, rigoreco kondukas al grava altigo de la nombro de senhejmuloj kaj kreskado de neegalaĵoj kaj portempaj laborpostenoj, kun gravaj konsekvencoj por la infanoj. The People’s Assembly - Popola kolektiĝo kontraŭ rigoreco – je origino de tiu marŝado, antaŭvidas aliajn manifestaciojn, strikojn kaj kampanjon de civitana malobeado, se la registaro ne ĉesigas sian politikon.

http://fr.euronews.com/2015/06/20/plusieurs-milliers-de-personnes-defilent-a-londres-contre-l-austerite/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }