Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2015 1 01 /06 /juin /2015 19:42
Barato : varmega ondo okazigas pli ol 2200 mortintojn

01/06/2015

La ondo de premega varmego, kiu daŭras de pluraj semajnoj en Barato, okazigis morton de pli ol 2200 personoj, anoncis dimanĉon la aŭtoritatoj, dum disaj pluvoj alportis mallongan paŭzon.

Fulmotondro frapis dimanĉon la Ŝtatojn Andra-Pradeŝo kaj Telangano, sude de la lando, kaj la ĉefurbon, Delhio. Ili certe estas la plej tuŝataj de la varmega ondo.

Sed la paŭzo ŝajne mallonge daŭros, ĉar oni atendas temperaturojn proksime de 45° dum la venontaj tagoj, en la plej tuŝataj areoj de sudo, okcidento kaj nordo de Barato, laŭ la samaj informfontoj.

« 1636 personoj mortis nur en la Ŝtato Andra », deklaris alta respondeculo, P. Tulsi Rani.

Kaj 541 aliaj mortis en la najbaraj Ŝtatoj de Telangano post la varmega ondo, precizigis alia respondeculo.

Centoj da personoj, ĉefe inter la plej malriĉaj, mortas ĉiusomere pro la varmo en Barato.

Sed 2015 estas la dua jaro plej mortiga en la historio de la lando, kaj la kvina plej pereiga en la tuta mondo, laŭ la ciferoj de EM-DAT, internacia datumbazo pri naturaj katastrofoj.

Barato : varmega ondo okazigas pli ol 2200 mortintojn

En 1998, 2541 personoj mortis dum la plej mortiga varmondo el la historio de la lando, laŭ la datumoj de EM-DAT.

En Andra-Pradeŝo kaj Telangano, la registaro lanĉis popoledukajn kampanjojn por informi la plej vundeblajn kaj helpi ilin fronti la varmegon.

Barato parolas pri varmondo kiam la temperaturo atingas 45°, aŭ kiam ĝi superas je 5° la averaĝo de la pasintaj jaroj.

La musono, malpacience atendata, atingos la aridajn ebenaĵojn de Nordo, post pluraj semajnoj.

http://tvanouvelles.ca/lcn/infos/lemonde/archives/2015/05/20150531-100755.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }