/image%2F0553642%2F20150603%2Fob_6ad702_rana-plaza.jpg)
03/06/2015
La tribunalo de Dako verdiktis ĉi-lundon 1an de junio 2015, kontraŭ ĉirkaŭ 40 personoj, aŭtoroj de la kolapso de la industria konstruaĵo Rana Plaza, en 2013, kiu kaŭzis la morton de ĉirkaŭ 1.100 teksaĵlaboristoj.
La Kortumo lanĉis persekutojn kontraŭ la ĉefa aŭtoro Sohel Rana, 35-jaraĝa, proprietulo de la konstruaĵo Rana Plaza, kaj kontraŭ ties gepatroj, kunproprietuloj de ĉi tiu konstruaĵo, kaj la urbestro de la loko, kie troviĝis la konstruaĵo.
Sep proprietuloj de metiejoj, kaj 12 publikaj respondeculoj taskitaj pri reguloj kaj inspektadoj estas inter la kulpigitoj. La tribunalo lanĉis 25 mandatojn pri arestado kontraŭ pluraj fuĝintaj kulpigitoj, inkluzivante 6 funkciulojn.
/image%2F0553642%2F20150603%2Fob_b2d15f_bangladesh.png)
Laŭ la enketista ĉefo Bijay Khrishna Kar « tiuj 41 personoj havas kolektivan respondecon en la amasa murdo de pli ol 1.100 senkulpuloj ». Sohel Rana kulpas ĉar li trudis la viktimojn labori en la Rana Plaza, malgraŭ la multnombraj fendetoj multfoje indikitaj en la konstruaĵo. La kulpigitoj riskas mortopunon, se ili estas kondamnitaj.
http://lapauseinfo.fr/poursuites-meurtre-proprietaire-rana-plaza-bungladesh-14645/