Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juin 2015 5 12 /06 /juin /2015 12:41
12-an de junio : Tutmonda tago kontraŭ la laboro de infanoj

12/06/2015

Ganao : HCR denuncas la laboron de infanoj en la orminejoj

La oro uzita en fabrikado de juveloj kaj elektroniko en la mondo devenas parte el la kontraŭleĝa laboro de infanoj en la metiistaj minejoj en Ganao, asertis merkredon la NRO "Human Rights Watch" (HRW) en raporto.

Laŭ HRW, plejparte el la internaciaj rafinistoj, kiuj transformas oron devenatan de Ganao havas respondecan politikon de kontrolo, sed kelkaj « profitas de la danĝera laboro efektivigita de infanoj en senpermesaj minejoj ».

« La rafinistoj devas tuj alpreni aranĝojn por elimini la laboron de infanoj el sia provizado », aldonas HRW en sia raporto nomita « Altvalora metalo, senkosta laboro : laboro de infanoj, kaj respondeco de la firmaoj en rilato kun la metiistaj orminejoj en Ganao ».

La ganaa leĝo malpermesas la laboron de infanoj malpli ol 15-jaraĝaj kaj la penigan kaj danĝeran laboron, same kiel en la minejoj por la junuloj malpli ol 18-jaraĝaj.

Tamen, la laboro de infanoj 9-jaraĝaj ne maloftas en la malgrandaj minejoj, kiuj tre ofte laboras kontraŭleĝe. Tiuj minejoj ŝajne reprezentas unu trionon el la produktado de la sektoro, laŭ la raporto.

Krom la penado, la infanoj estas submetitaj al orpolvo, fonto de pulmaj kanceroj, kaj hidrargo, uzita por disigi oron disde aliaj ercoj. Hidrargo povas kaŭzi neinversigeblajn damaĝojn en la formanta cerbo de la infano.

Tiu raporto estis publikigita du tagojn antaŭ la Tutmonda tago kontraŭ la laboro de infanoj, la ĉiujara 12a junio, iniciate de UN, kiu taksas ilian nombron je 15 milionoj.

12-an de junio : Tutmonda tago kontraŭ la laboro de infanoj

La esploristoj de "Human Rights Watch" plenumis siajn esplorojn ekde 2013 en la orminejoj de tri regionoj en Ganao (Okcidenta, Centra kaj Aŝantia). Ili vizitis 10 ekstraktejojn kaj pridemandis pli ol 160 personojn, el kiuj 44 infanojn aĝajn de 9 ĝis 17 jaroj.

HRW studis la praktikojn de ses internaciaj rafinistoj – du svislandaj societoj, du emirlandaj, unu barata kaj unu Sud-Afrika – kiuj aĉetas oron de Ganao.

« Pluraj inter ili prezentas difektojn en siaj procezoj » kiel « mankon de kontrolo en iliaj provizaj ĉenoj ».

« La entreprenoj devus starigi klarajn politikojn kontraŭ la laboro de infanoj, postuli regulan kontrolon per senavertaj inspektadoj efektivigitaj fare de personoj, kiuj bone konas la laboron de infanoj (…) kaj atenti, ke ĉiuj kontraktoj kun la liverantoj enhavu specifajn terminojn malpermesantajn la laboron de infanoj », rekomendas interalie la organizaĵo.

Ganao estas unu el la 10 ĉefaj landoj, produktantoj de oro en la mondo.

http://information.tv5monde.com/en-continu/ghana-hrw-denonce-le-travail-d-enfants-dans-les-mines-d-or-37886

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }