Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2015 6 02 /05 /mai /2015 20:38
Vjetnamio : La usonaj veteranoj memmortigitaj

02/05/2015

Reveninte en Usonon, forlasitaj al sia sorto, 150.000 soldatoj memmortigis sin.

Vjetnamio : La usonaj veteranoj memmortigitaj

Kiel revivi « normale » kiam oni simboligis la morton ? Kiel revivi en socio kiu plu funkciis kiam oni engaĝiĝis en la plej terura milito de la planedo ? De kvardek jaroj, Usono malsukcesas solvi la problemon : estas nun demonstrite ke la nombro da veteranoj de la Vjetnama milito memmortigitaj estas pli alta ol la nombro da surlokaj mortintoj (58220).

En la libro « Nam Vet : faru pacon kun nia pasinteco », la eks-paraŝutisto Chuck Dean indikas ke 150.000 veteranoj de Vjetnamio memmortigis post siaj revenoj.

Vjetnamio : La usonaj veteranoj memmortigitaj

Humiligita, sen laboro, suferantaj pri mensaj turmentoj

Inter tiuj soldatoj, 50% ankaŭ prezentas mensajn turmentojn, laŭ usona studaĵo de 2005. La 300.000 veteranoj de Vjetnamio suferantaj pri simptomo de posttraŭma stresa perturbo superas nun la nombron de kripligitoj. Sammaniere kiel la usona popolo kaj ties estroj deziris rapide forgesi humiligitan militon, la reveno de la soldatoj estis neglektite preparita.

Foresto de loĝejoj, senlaboreco… plagoj al kiuj aldoniĝas drastaj narkotaĵoj, kio ofte komenciĝis en Vjetnamio. Alia afekcio : diabeto el 2a tipo. La "Nacia Akedemio de medicino de Vaŝingtono" demonstris la klarajn rilatojn kun la enverŝado de 80 milionoj da litroj de Oranĝa Agento, tiu venena herbicido, en la vjetnaman ĝangalon.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }