Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2015 1 18 /05 /mai /2015 16:12
Venontan 23-an de majo : Tutmonda marŝado kontraŭ Monsanto

18/05/2015

La marŝado kontraŭ Monsanto, kiu okazos la 23-an de majo 2015 estas evento, je tutmonda skalo. Ĝi kolektos civitanojn el la tuta mondo kiuj kunkune marŝados kontraŭ la projekto de intensa, genetike modifita agrikulturo, dependanta de pesticidoj, kaj simboligita de Monsanto, kaj de la aliaj multnaciaj firmaoj de la bioteknologia sektoro.

Ĉefrolulo de la intensa agrikulturo,Monsanto estas giganta usona multnacia firmao, specialigita en agrokemio, ekde 1901. GMO, pesticidoj, bovinaj kreskaj hormonoj, poliklorbifenilo, aspartamo, semoj… tiu giganto fabrikas kaj provizas multajn malutilajn produktaĵojn, por homoj kaj medio. Iliaj amasaj uzadoj poluadas kaj kontribuas interalie al senarbarigo kaj malriĉigado de niaj grundoj. Alidirite, iliaj produktaĵoj profunde detruas nian biodiversecon.

Krom sia partopreno en la fabrikado de nukleaj armiloj, tiu firmao estas ankaŭ implikita en multaj sanitaraj kaj nutraĵaj skandaloj.

Konstante ĉeestanta en niaj teleroj, pluraj multnaciaj firmaoj kiel Coca ColaKellogg’s uzadas komponantojn de Monsanto en iliaj produktaĵoj.

La N°1 de GMO do minacas ne nur la ekologian ekvilibron de nia planedo, sed ankaŭ nian sanon.

Kulpinta pri vera masakro :

Dum la Vjetnama milito (1964-1973) Monsanto produktis 80 milionojn da litroj de tiu fifama « oranĝa agento » kiu estis enverŝita sur Vjetnamion en la celo malaperigi la vegetaĵon, kiu ŝirmis tro da batalantoj.

La « oranĝa agento » tiel kaŭzis konsiderindajn difektojn kontraŭ naturo kaj loĝantaro, estigante interalie kancerojn kaj misformaĵojn.

Preskaŭ 40 jarojn post tiu katastrofo, la lokoj plu estas infektitaj kaj tiu produktaĵo plu infektas la loĝantojn. Aliparte, Monsanto neniam estis kondamnita kaj neniam monkompensis la viktimojn.

Ni bojkotu kaj marŝadu kunkune la 23an de majo 2015 kontraŭ intensa agrikulturo subtenita de Monsanto !

http://www.unidivers.fr/rennes/marche-mondiale-contre-monsanto-rennes/

Lokoj : https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0AhERIdViBpDFdEl2MFRvRXpBWkp0Zl93TkZNdGFyR1E&usp=sharing#gid=0

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }